Observatorio Powell

La Observatorio Powell estas astronomia observatorio establita proksime de Louisburg (Kantono Miami, Kansaso, Usono). Ĝi situiĝas en la parko Lewis-Young, norde de Louisburg, estis konstruita kaj estas posedata de la Astronomical Society of Kansas City (Astronomia Societo de Kansasurbo, ASKC) kaj estas malfermita al la publiko.[1]

Observatorio Powell
Observatorio
Observatorio Powell
Oficiala nomo: Powell Observatory
Lando Usono Usono
Municipo Louisburg (Kansaso)
Koordinatoj 38° 38′ 46.7″ N 94° 41′ 59.6″ U / 38.646306 °N, 94.699889 °U / 38.646306; -94.699889 (mapo)
Estiĝo 1984
Posedanto Astronomical Society of Kansas City
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Retpaĝo: http://www.askc.org/observatories/powell-observatory

Ĝia MPC kodo estas 649.[2]

La observatorio estas provizita per neŭtona teleskopo Ruisinger de 76 cm de diametro sub kupolo, teleskopo de 41 cm por publika uzo kaj teleskopo de 30 cm regata per komputilo por esploradaj projektoj de la anoj de la Astronomia Societo de Kansasurbo. Estas ankaŭ malgranda prelegejo kaj akceptejo por la publiko.

Minor Planet Center kreditas la Observatorion Powell de la malkovro de 22 asteroidoj inter 1999 kaj 2004.[3]

La asteroido 25890 Louisburg ricevis la nomon de la urbo Louisburg, kie troviĝas la observatorio.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Powell Observatory en la a Vikipedio.