Observatorio Stony Ridge
La Observatorio Stony Ridge estas astronomia observatorio situanta en la areo tiel nomata Stony Ridge de la nacia forsto Angeles en la kantono Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono. Ĝi estas adminitrata de asocio de amatoraj astronomoj kaj ĝia MPC kodo estas 671.[1]
Observatorio Stony Ridge | |
Observatorio | |
La Observatorio en 2014
| |
Oficiala nomo: Stony Ridge Observatory | |
Lando | Usono |
---|---|
Supermara alteco | 1 730 m m s. m. |
Koordinatoj | 34° 18′ 06″ N 117° 59′ 53″ U / 34.30167 °N, 117.99806 °U (mapo) |
Estiĝo | 1957 |
Posedanto | Asocio de amatoraj astronomoj |
Situo de la observatorio en Usono
| |
Retpaĝo: http://stony-ridge.org/ | |
Malfermita en 1957, ĝi povis fieri havi la plej grandan teleskopon (de 76 cm) inter la amatoraj observatorioj de Kalifornio kaj verŝajne de Usono.[2]
Ĝia avangarda instrumentaro permesis, ke ĝi asociiĝis al kunlaboraj projektoj kun profesiaj observatorioj. Komence de la 1960-aj jaroj, ĝi kontribuis al la kartografio de la luna surfaco, kiu utilis por elekti la alterigan lokon de la misioj Apollo.[3]
Instrumentaro redakti
- Teleskopo de 76 cm (30 coloj) de tipo Newton/Cassegrain
- Teleskopo de 30 cm (12 coloj) de tipo Cassegrain
- Ŝargkuplitaj fotiloj
Arbara incendio de 2009 redakti
Dum la somero 2009, la observatorio estis minacita de la granda arbara incendio tiel nomata "Station Fire", sed, krom ekstera necesejo brulita, suferis nur malgravan damaĝon.[2][4]
Malkovritaj asteroidoj redakti
Asteroidoj malkovritaj : 2 | |
---|---|
144633 Georgecarroll | 26-a de marto 2004 |
327030 Alanmaclure | 12-a de septembro 2004 |
Minor Planet Center kreditas la Observatorion Stony Ridge de la malkovro de 2 asteroidoj en 2004.[5]
La asteroido 10168 Stony Ridge, malkovrita de John E. Rogers kaj Jack B. Child, estis nomita en honoro de la teamo de la observatorio.[6].
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ 2,0 2,1 Dua sud-kalifornia observatorio en danĝero, de Kelly Beatty, el Sky & Telescope ; 2-a de septembro 2009 (angle)
- ↑ Projekto de Luna Mapado (LMP), el la paĝaro de la Observatorio Stony Ridge (angle)
- ↑ Du Observatorioj Savitaj el Arbara Incendio, de Kelly Beatty, el Sky & Telescope ; 8-a de septembro 2009 (angle)
- ↑ MPC Alfabeta listo de asteroidaj matelescolointoj(angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : 10168 Stony Ridge (1995 CN) (angle)
Eksteraj ligiloj redakti
- angle Observatorio Stony Ridge, oficiala paĝaro
- angle Pieda marŝado ĝis la Observatorio Stony Ridge, video el You Tube ; 21-a de oktobro 2017
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stony Ridge Observatory en la angla Vikipedio.