Observatorio de Frasso Sabino

Observatorio en Italio

La Observatorio de Frasso Sabino (ankaŭ konata kiel Observatorio Virginio Cesarini)[1] estas astronomia observatorio konstruita en Frasso Sabino (provinco Rieti, Latio, Italio). Ĝia MPC kodo estas 157 Frasso Sabino.[2]

Observatorio de Frasso Sabino
Observatorio
Oficiala nomo: Osservatorio di Frasso Sabino
Kromnomo: Osservatorio Astronomico Virginio Cesarini
Lando Italio Italio
Municipo Frasso Sabino
Supermara alteco 475 m s. m.
Koordinatoj 42° 13′ 43″ N 12° 48′ 38″ O / 42.22861 °N, 12.81056 °O / 42.22861; 12.81056 (mapo)
Estiĝo 1995
Posedanto Associazione Romana Astrofili
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Situo de la observatorio en Italio
Retpaĝo: http://ara.roma.it/osservatorio

Ĝi estas fondita en 1991 far'de la Associazione Romana Astrofili (A.R.A. : Roma Asocio de Amatoraj Astronomoj), en malnova muelejo de la 18-a jarcento restaŭrita kaj inaŭgurita la 25-a de novembro 1995, Via Vaschetta - 02030 Frasso Sabino (RI).[3] Ĝi estis nomita en honoro de la itala poeto Virginio Cesarini (15951624), kiu partoprenis al la fondo de la Nacia Akademio de la Linkoj.

La konstruaĵaro de la observatorio entenas konstantan pri-astronomian ekspozicion, planetarion kaj unu teleskopon Cassegrain kun ĉefa spegulo de 368,3 mm (14,5 coloj).

Laŭ Minor Planet Center, du numerotitajn asteroidoj estis malkovritaj elde tiu observatorio en 2000 kaj 2010.[4]

Malkovritaj asteroidoj : 2
34138 Frasso Sabino 25-a de aŭgusto 2000
257439 Peppeprosperini 9-a de aŭgusto 2010


Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti