Okcidenta Marbordo de Kantabrio

La Okcidenta Marbordo de Kantabrio (hispane: Costa Occidental) estas komarko en Kantabrio (norda Hispanio).

Okcidenta Marbordo de Kantabrio
Lando (Hispanio)
Provinco Kantabrio
Ĉefurbo San Vicente de la Barquera
Municipoj 8
Areo 317,84 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
20192 loĝ.  (2006)
63,52 loĝ./km²
Komarko en Kantabrio.
vdr

En la komarko estas pluraj bone konservitaj historiaj vilaĝoj kaj turistaj allogaĵoj, plej rimarkinde en Santillana del Mar (Kaverno Altamira, Muzeo de Altamira, kapitula kirko) kaj Comillas (Palaco de Sobrellano, Pontifika UniversitatoKaprico de Gaudí).

En Kantabrio komarkoj ne havas propran sendependajn povojn nek estas oficiale agnoskitaj kaj tial administra komarko-divido estas nur kultura aŭ socia.[1]

Geografio redakti

La komarko situas en la okcidenta marbordo de Kantabrio, ĉe la Kantabra Maro, kaj okcidente ĝi havas limon kun apuda Asturio, ĉe la enfluejo de la rivero Deva en la maron.

En la komarko estas la mara enfluejo de la riveroj Deva kaj Nansa, kiuj estas du el la plej grandaj riveroj en Kantabrio. Krome, ankaŭ la rivero Escudo fluas en la maron en tiu ĉi komarko. Ankaŭ ekzistas pluraj strandoj, inter kiuj elstaras la dunaroj de la Naturparko Oyambre, allogante multajn turistojn, ĉefe dum somero.

Loĝantaro redakti

Sume, en la komarko loĝas 20.192 homoj, laŭ censo de 2006. La plej loĝataj lokoj estas San Vicente de la Barquera, Santillana del Mar kaj Val de San Vicente.

Municipoj redakti

La komarko ampleksas 8 municipojn:

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Leĝo 8/1999, de la 28-a de aprilo, pri komarkoj de la Aŭtonoma Komunumo Kantabrio. [1] Arkivigite je 2009-12-12 per la retarkivo Wayback Machine