Ora Banano

Ora Banano estas fakvorto pri urbanigo kaj demografio en Eŭropo. Ĝi indikas la banano-forman kaj dense loĝitan zonon, kiu ampleksas teritorion de Kartaheno ĝis Ĝenovo, laŭlonge de la Mediteranea marbordo. Ĝi unuafoje aperis en raporto Europe 2000 de la Eŭropa Komisiono eldonita en 1995. En tiu raporto aperis ankaŭ la parte simila termino Blua Banano.

Ora Banano.

La regiono en la Ora Banano elstaras pro ekonomio rilata al informa kaj komunika teknologioj, muntado kaj grandskala turismo.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (1999) Curtains of iron and gold: reconstructing borders and scales of interaction. Ashgate, p. 119. ISBN 1-84014-460-2.