Oratorio Sankta Jozefo

La Oratorio Sankta Jozefo de la Monto Reĝa (france: Oratoire Saint-Joseph du Mont-Royal) estas katolika baziliko situanta en la norda flanko de Mont Royal en Montrealo, Kebekio, Kanado.

Oratorio Sankta Jozefo
national shrine • malgranda bazilikomuzeo
national shrine • malgranda bazilikomuzeo [+]
Koordinatoj45° 29′ 30″ N, 73° 37′ 0″ U (mapo)45.491667-73.616667Koordinatoj: 45° 29′ 30″ N, 73° 37′ 0″ U (mapo)

ArkitektoDalbé Viau

Estiĝo1967

Oratorio Sankta Jozefo (Montrealo)
Oratorio Sankta Jozefo (Montrealo)
DEC
Oratorio Sankta Jozefo
Oratorio Sankta Jozefo

Map
Oratorio Sankta Jozefo

Vikimedia Komunejo:  Saint Joseph's Oratory of Mount-Royal [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Oratorio Sankta Jozefo

En 1904, Sankta André Bessette de la Kongregacio de Sankta Kruco komencis la konstruadon de malgranda kapelo al la flanko de la monto kiu proksimas la Kolegion Notre Dame. En 1917 estis konstruita eklezio, nome la kripto, kun enhaveco de mil siditaj homoj. En 1924 komencis la konstruado de la baziliko, kiu finiĝis en 1967. Ĝia kupolo estas la 2-a plej granda de tiu tipo tutmonde, la plej granda estanta tiu de la Baziliko Sankta Petro en Vatikano, kaj estas la plej granda preĝejo de Kanado.

La baziliko estas dediĉita al Sankta Jozefo, al kiu la Frato Sankta André akreditas ĉiujn siajn miraklojn. Pluraj el ili rilatas al lia povo de sanigo kaj pluraj pilgrimantoj (paralizuloj, blinduloj, malsanuloj, ktp.) venis al sia baziliko, inkluzive multaj protestantoj. En la baziliko estas kovrita muro kun la imaĝoj de tiuj, kiujn li sanigis. La papo Sankta Johano Paŭlo la 2-a agnokis la aŭtentikecon de la mirakloj kaj beatigis la Fraton André en 1982.

La origina Kapelo Sankta Jozefo konstruita de Sankta André en 1904.

Relikvujo en la muzeo de la eklezio enhavas la koron de Sankta André, kiun li mem postulis kiel protekto por la baziliko. Ankaŭ lia tombo troviĝas tie.

Pli ol du milionoj da vizitantoj kaj pilgrimantoj vizitas la Oratorion ĉiujare. Ĝi situas en 3800, Queen Mary Road, en la arondismento Côte-des-Neiges, kie oni trovas stacidomon de la blua linio de la metroo.

La 19-an de oktobro 2004, la Oratorio memorfestis sian jarcentiĝon.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oratorio de San José en la hispana Vikipedio.

45° 29′ 30.70″ N 73° 37′ 0.43″ O / 45.4918611 °N, 73.6167861 °O / 45.4918611; 73.6167861 (mapo)