Oravo

(Alidirektita el Orava (rivero))
Tiu ĉi artikolo temas pri rivero. Pri regiono temas artikolo Oravio.

Oravo (pole Orawa, hungare Árva, slovake Orava) estas rivero en nordokcidenta Slovakio en historia regiono Oravio. Ĝi estas 60,3 km longa kaj ties akvokolektejo havas areon 1991,8 km².

Oravo
slovake Orava, pole Orawa, hungare Arva
rivero
Oravia burgo kun rivero Oravo
Oficiala nomo: Orava
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distriktoj Distrikto Námestovo, Distrikto Tvrdošín, Distrikto Dolný Kubín
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Elektitaj municipoj
Ĉefa fontrivero Blanka Oravo
 - situo Paráč, Oravia Maguro
Apuda fontrivero Nigra Oravo
 - situo Góra Żeleźnica
Kunfluejo de fontriveroj Oravia akvobaraĵo
Enfluejo Váh
 - situo Kraľovany
 - alteco 430,7 m
Longo 60,3 km (37 mi)
Akvokolektejo 1 991,8 km² (199 180 ha)
Trafluo
 - mezproksima 34,5 /s
 - maksimuma 1 120 /s
 - minimuma 2,3 /s
Vikimedia Komunejo: Orava River
Portalo pri Slovakio
Map

Paso de la fluo redakti

Ĝi estiĝas per kunfluo de Blanka Oravo kaj Nigra Oravo; sur ilia kunfluejo estis konstruita Oravia akvobaraĵo. El la akvobaraĵo ĝi elfluas sub nomo Oravo tra sudokcidenta direkto. Proksime de municipo Kraľovany ĝi enfluas ĝis Váh kaj en supermara alteco 431 m.

Alfluantoj redakti

Akva reĝimo redakti

La plej granda trafluoin ĝi havas en marto kaj en aprilo, kiam degelas neĝo, male la malplej grandan ĝi havas en januaro kaj en februaro. Historie malplej altan trafluon estis registrita ankoraŭ antaŭ konstruo de Oravia akvobaraĵo – 4,8 m³/s, plej granda nur post ties finkonstruo la 19-an de junio 1958 – 2300 m³/s.

Interesaĵo redakti

21.11.1939: Tria Regno, interkonsente kun Slovakio, cedis al ĝi 586 km² (en Spiŝo kaj Oravio) de okupata pola teritorio - la aneksitaj komunumoj revenis post subskribo de la pola-ĉeĥoslovaka protokolo el la 20-a de majo 1945.