Ordeno de Sankta Patriko

kavalira ordeno

La Plej Ilustra Ordeno de Sankta Patriko (angle The Most Illustrious Order of Saint Patrick) estas brita kavalira ordeno apartenanta al Irlando. La ordeno estis establita fare de George la 3-a, Reĝo de Britio en 1783. Kavaliroj estis regule kronitaj al la ordeno de tiam ĝis 1922, kiam la plej granda parto de Irlando akiris sendependecon en la nomo de Irlanda Libera Ŝtato. Kvankam la ordeno daŭre ekzistas oficiale ĝis nuntempe, la lasta nomumo al la ordeno estis farita en 1936, kaj la lasta kavaliro de la ordeno, princo Henriko, Duko de Gloucester, mortis en 1974. Malgraŭ tio, la reĝo daŭre estas la suvereno de la ordeno, kaj unu el la oficistoj, respondeca por la simboloj de Ulstero (Ulster King of Arms) kaj daŭre enoficas. Sankta Patriko estas la patrono de la ordeno, kaj ĝia moto estas latine Quis separabit? (trad. Kiu nin apartigos?) - aludo al la vulgata traduko de la letero de la apostolo Paŭlo al la Romanoj, ĉapitro 8, verso 35: "Kiu apartigos nin de la amo de Kristo?".

Ordeno de Sankta Patriko
kavalira ordeno
Branĉoj • Knight of St. Patrick vd
Nomita laŭ Sankta Patriko
Organizanto monarko de Unuiĝinta Reĝlando
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita de Georgo la 3-a vd
Fondita en 1783
vdr

La plej multaj kavaliraj ordenoj en Britio inkludas la tutaĵon de la regno, sed la tri plej altaj ordoj ĉiu apartenas al unu nacio. La Ordeno de Sankta Patriko, kiu apartenas al Irlando, estas la plej nova kaj malplej grava el la tri. Ĝia angla ekvivalento, la Ordeno de la Ĝartero, estas la plej malnova kavalira ordeno en Britio, kaj ĝiaj komencoj devenas de la 14-a jarcento. La Skota ordeno estas Ordeno de la Kardo, kiu estis establita, en sia nuna enkarniĝo, en 1687.

La ordeno de Sankta Patriko estis menciita en la amaskomunikilaro en 1907, kiam ĝiaj simboloj, la Irlandaj Krono-Diamantoj, estis ŝtelitaj de Dublina Kastelo baldaŭ antaŭ la vizito de la Suvereno de la ordeno, Eduardo la 7-a. La kazo restas mistero ĝis hodiaŭ.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti