Ogam-ŝtonoj (ankaŭ Ogam-kolonoj) nomiĝas la ŝtonaj stargitaj portantoj de la Ogamo-signoj. Ili troviĝas grandparte de la insulo Irlando (ĉirkaŭ 310) kaj tie plej ofte el la graflando Kerry kaj Cork (Ballycrovane) en la sudo. Nur ses venas el Nordirlando.

Aghascrebagh graflando Tyrone
preĝejo Rathass; graflando Kerry
Aghnascribba, graflando Tyrone

Disvastigo redakti

Ĉirkau 35 ŝtonoj estas malkovritaj en Kimrujo, kvar en Kornvalo, du en la sudokcidenta angla graflando Devon. Ses Ogam- kaj runaj ŝtonoj venas de la Manksinsulo (ekzemple Speke Farm Keeill ŝtono), tri kun gaela enskribaĵo el Skotlando sed pluraj kun pikta enskribaĵo kaj nur la Ogam-ŝtono de Silchester, venas el Anglujo. La aŭtenteco de la lasta estas necerta.

Krome troviĝis 27 ŝtonoj respektive enskribaĵoj en pikta lingvo (ok sur la Orkanoj, videblaj en la Tankerness House Museum), kiuj ne povas esti deĉifritaj krom kelkaj irlandaj pruntvortoj kaj kelkaj nomoj.

Ĝis nun (stato 1991) oni konas pli ol 360 Ogam-ŝtonoj. La plej malnova estas el Roovesmore Rath apud Aglish im graflando Cork. Ĝi staras en la Brita muzeo. Pli ol 40 Ogam-ŝtonoj venis el Souterrains (ekzemple 15 el Ballyknock North, graflando Cork kaj sep el Coolmagort respektive Dunloe kaj pliaj sep el Ballinrannig kaj Ballintaggart, ĉiuj graflando Kerry).

De tempo al tempo oni trovas novajn, ĉare al longaj kaj masivaj ŝtonojtre taŭgis por konstrui. Ili estas en murojn aŭ en malnovajn stratojn. Ogam-ŝtonoj ankaŭ estis konstrumaterialo de preĝejoj pontoj kaj pordovolbaĵoj.

Ogam-ŝtonoj (elekto) redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti