Orientaj Fabeloj

eldonita en la serio "Internacia mondliteraturo", volumo: 15
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Orientaj Fabeloj [1] estas ruslingva 66-paĝa verketo de Vlas Doroŝeviĉ tradukita Esperanten fare de Nikolao Hohlov. Ĝi aperis ĉe Ferdinand Hirt & Sohn el Lepsiko en la jaro 1924 kiel volumo 15 en la serio "Internacia Mondliteraturo".

Orientaj Fabeloj
Orientaj Fabeloj
Orientaj Fabeloj
Aŭtoro Vlas Doroŝeviĉ
Eldonjaro 1924
Urbo Leipzig
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 66
vdr

Enhavo redakti

Ĝi enhavas kvin satirajn rakontojn, antaŭparolon de Nikolao Hohlov kaj lingvajn notojn de la tradukanto. La rakontoj estas jenaj : La fabelo pri Fabelo, La kalifo kaj la krimulino, Kiel de Hasan falis la pantalono, La malĝuste trafitaj kalkanoj kaj Historio de porko.

Recenzoj redakti

 
 Humoraj, trafaj satiroj, vestitaj per la vualo de orienta kostumo. Tiel ili povis vipi la rusan caran reĝimon, mokante la nekompreneman cenzuron. Esperantigo tiom taŭga, kiom la originala teksto estas sprita. 
— 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 188; Historio de Esperanto II, paĝo 562
 
 Tiu libro enhavas jenajn fabelojn: La fabelo pri Fabelo, la kalifo kaj la krimulino, Kiel de Hasan falis la pantalono, La malĝuste trafitaj kalkanoj, Historio de porko. Tiu interesa kolekto de fabeloj aŭ plibone satiroj estas tre leginda. Ni gratulas la tradukinton pro la flua maniero per kiu li sukcesis redoni la akre trafan stilon de la aŭtoro. 
— Belga esperantisto n120 (feb 1925)

Referencoj redakti

  1. Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4327, paĝo 377

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti