Orienteŭropa kratono

La Orienteŭropa kratono estas unu el la plej grandaj, relative stabilaj partoj de la kontinenta terkrusto. Ĝi apartenas al la malnovegaj (la antaŭrifeanajen) kratonoj kaj okupas grandan parton de Orienta kaj Okcidenta Eŭropo.

La Orienteŭropa kratono sur la mapo de Rusio

Situo redakti

La nord-okcidenta limo sekvas ŝovfaŭltojnen de la norvegaj kaledonidojen. La orienta limo iras laŭ limo de regionaj faŭltoj kaj Variskana orogenezoen unuflanke kaj pli malnovaj orogenezoj de Antaŭkaŭkazo, Krimeo kaj Dobroĝo aliflanke. La okcidenta limo etendiĝas de interriverejo de Dnestro kaj Danubo nord-okcidenten tra la Nordeŭropa ebenaĵo kaj la Balta maro. Ĝusta situo de la okcidenta limo restas diskutebla. En la norda parto de la Barenca maro la kratono transformiĝas al la pasiva kontinenta rando de la Arkta oceano.

Fundamento redakti

La kratona fundamento estas formita de la faltitaj, forte metamorfozitaj sedimentaj kaj magmaj rokaĵoj de arkeozoiko kaj la frua proterozoiko, transformitaj sur grandaj areoj al gnejsoj kaj kristalaj skistoj. En la fundamento troviĝas masivoj de la malnovega arkeozoika tempo — pli ol 2500 milionoj da jaroj (la Blankomara, Ukrainio-Voroneĵa kaj aliaj masivoj). Inter ili troviĝas la karelaj orogenezaj sistemoj, formitaj de la proterozoikaj rokaĵoj (2600-1600 milionoj da jaroj).

La ĉefaj masivoj kaj zonoj estas limigitaj de profundaj faŭltoj, kiuj formas kelkajn longajn sistemojn: la Rjazano-Saratova, Moskvo-Kirovo-Siktivkara, Mezensko-Viĉegda kaj aliaj. La fundamentaj rokaĵoj surteriĝas en la nord-okcidenta (la Balta ŝildo) kaj sud-okcidenta (la Ukrainia ŝildo) partoj de la kratono. La plej profunda situo de la fundamentaj rokaĵoj troviĝas en la centra kaj okcidenta partoj de la Ĉekaspia sineklizo (15–20 km).

Ene de la kratono apartigeblas la Rusa kaj Peĉora platoj, la Balta kaj Ukrainia ŝildoj. La Rusa plato dividiĝas je la Belorusa, Voroneĵa kaj Volgo-Urala sineklizoj kun relative altigita fundamento kaj la Nordmara, Balta, Peĉora, Mezenska, Moskva kaj Ĉekaspia sineklizoj kun pli profunda situo de la fundamento kaj ĉeesto de la dika sedimenta kapoto. La kratono havas evoluiĝintajn aŭlakogenojn, inter kiuj estas la junaj (Peĉoro-Kolvina kaj aliaj) kaj la maljunaj (Rjazano-Saratova, Kaltasa kaj aliaj). Sur la fundamentaj rokaĵoj kun la angula kaj stratigrafia malkongruoj kuŝas rifeano-fruediakaraj sedimentaĵoj, formitaj en la malsupra parto je psefitojen kaj en pli supra parto je pli maldikaj terrigenaj karbonataj formacioj. Ili plenigas plejparte grabenojn en la korpo de la fundamento kaj estas dikaj ĝis 7 km.

Kratona kapoto redakti

Ene de la Rusa plato ĝi inkluzivas sedimentaĵojn de la malfrua ediakaro ĝis kvaternaro. Ĉefajn resursojn de la hidrokarbonidoj enhavas kelkaj litologo-stratigrafiaj kompleksoj:

  • la devonia (D1-D3fr) terrigena;
  • la devonio-karbonia (D3fm-C1t) karbonata;
  • la karbonia (C1v3) terrigena.

Ene de la Volgo-Urala anteklizo troviĝas sistemo de grandaj volboj (la Nord-Tatara, Sud-Tatara, Perma, Baŝkira, Ĵigulio-Pugaĉjova, Sol-Ilecka kaj aliaj), depresioj (la Suprekama, Buzuluka, Melekesa kaj aliaj) kaj fleksejoj. Gravan rolon en la kapota strukturo ludas nekompensitaj fleksejoj kaj depresioj ene de la formacioj. La plej granda Kama-Kinela fleksosistemo registriĝas en rokaĵoj de la malfrua devonio — frua karbonio kaj distingiĝas per drasta malkongruo de la strukturaj planoj unuflanke kaj de pli kaj malpli supre kuŝantaj sedimentaĵoj. Ĉe la limo de la anteklizo kaj la Antaŭurala randa fleksejo, Ĉekaspia sineklizo kaj Ĵirnovsko-Umeta grabeno grave evoluis rifodevenaj formiĝoj en la malfrudevonio-frupermiaj sedimentaĵoj[1].

Ene de la Peĉora plato troviĝas evoluintaj junaj inversaj aŭlakogenoj (la Peĉoro-Kolva, Varandejo-Adzva), surkuŝigitaj depresioj (la Iĵmo-Peĉora, Ĥorejvera) kaj subigitaj levoj (la Bolŝezemla volbo). La sedimenta kapoto estas dika ĝis 8 km (la kratonaj fleksejoj).

La Ĉekaspia sineklizo distingiĝas per granda dikeco (ĝis 15–20 km) kaj komplika diferencigo de la sedimentaj tavoloj, kiuj dividiĝas je subsala, sala kaj supersala kompleksoj.

La subsala komplekso inkluzivas jenajn subkompleksojn:

Supozebla dikeco de la subsala komplekso en la centra parto de la sineklizo atingas 13 km.

La frupermia sala komplekso estas vaste disvastiĝinta. Dikeco de la salaj sedimentaĵoj ene de la salaj strukturoj foje atingas kelkajn kilometrojn kaj rimarkeble reduktiĝas en la interkupolaj zonoj.

La supersala komplekso estas dika 2 ĝis 8 km. Ĝi inkluzivas sedimentaĵojn de la ufa kaj kazana epokoj de la malfrua permio ĝis tiuj kvarteroniaj.

Hidrokarbonidaj resursoj redakti

La sedimenta kratona kapoto enhavas kuŝejojn de natura gaso kaj nafto en la stratigrafia diapazono de la ediakaraj ĝis ĵurasiaj sedimentaĵoj. Hidrokarbonidaj resursoj koncentriĝas ĉefe en paleozoikaj rokaĵoj (la Volgo-Urala anteklizo, Peĉora plato, Ĉekaspia kaj Balta sineklizoj). Ene de la Barenca maro kuŝejoj de natura gaso estas trovitaj ĉefe en la ĵurasiaj sedimentaĵoj.

En la Orienteŭropa kratono troviĝas la Volga-Urala naftogasa provinco, Timano-Peĉora naftogasa provinco, Ĉekaspia naftogasa provinco, Barenca naftogasa provinco, Balta naftogasa distrikto (ĉiuj en Rusio) kaj la Dnepro-Pripjata naftogasa provinco (Belorusio, Ukrainio, Rusio)[2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Аленин, В. В.. [2004] Р. И. Вяхирев: Восточно-Европейская платформа // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 57. ISBN 5-85270-327-3.
  2. Аленин, В. В.. [2004] Р. И. Вяхирев: Восточно-Европейская платформа // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 58. ISBN 5-85270-327-3.