Orientĝermana lingvaro
(Alidirektita el Orientoĝermana lingvaro)
La orientĝermana lingvaro estas grupo de formortintaj Hindeŭropaj lingvoj en la Ĝermana lingvaro. La nura orientĝermana lingvo pri kiu konatas kompletaj tekstoj estas la gota lingvo; aliaj lingvoj kiujn oni supozas esti orientĝermanaj estas la krime-gota, burgunda kaj vandala lingvoj. Pri la krime-gota lingvo oni supozas ke ĝi ankoraŭ estis parolata ĝis la 18-a jarcento.
orientĝermana lingvaro | |
lingva familio | |
---|---|
ĝermana lingvaro | |
Parolata en | orienta Eŭropo |
Parolantoj | 0 |
Denaskaj parolantoj | ĉiuj parolantoj formortis |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro Ĝermana lingvaro | |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | east2805 |
Angla nomo | East Germanic |
Franca nomo | langues germaniques orientales |