Orkonuso de Avanton

La orkonuso de Avanton estas bronzepoka artefakto kaj konsistas el maldika orlado. Ĝi estas unu el aro de ĝis nun kvar konataj konusformaj orĉapeloj el la bronzepoko, kiuj estis trovitaj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj en Germanujo (Berlina orĉapelo, orĉapelo de Schifferstadt, orkonuso de Ezelsdorf-Buch) kaj en Francujo (Orkonuso de Avanton) en malsamaj statoj.

La orkonuso de Avanton

Priskribo redakti

La orkonuso estis elfosita en 1844 dum kamplaboro proksime de la vilaĝo Avanton, ĉirkaŭ 12 km norde de Poitiers. Ĝi estis damaĝita; kompare al aliaj trovaĵoj, ŝajnas ke mankas parto, la randaĵo. La supera parto de la orĉapelo estas 55 centimetrojn longa kaj 285 gramojn peza.[1] La randaĵo estis aŭ perdita dum la elfosado aŭ enterigita aparte. Laŭ formo kaj ornamaĵoj ĝi similas al la orkonuso de Ezelsdorf-Buch, kiu same prezentas supre stelmotivon el trianguloj.

La orlada konuso utilis kiel ekstera ornamaĵo de longfusta kapvesto kun randaĵo, kiu verŝajne estis farita el organa materialo por stabiligi la eksteran orladon.

Oni supozas nuntempe, ke la orĉapeloj estis konsiderataj religiaj simboloj de dioj aŭ utilis al sacerdotoj por sunkulto disvastiĝinta en la malnova bronzepoko en centra Eŭropo. Tion subtenas bildo reprezentanta ŝajne konusan ĉapelon sur ŝtonplato el la tombo de Kivik en Schonen, suda Svedujo, kiu evidentigas la religian kaj kultan kuntekston.[2]

Nuna konservejo redakti

La konuso de Avanton troviĝas en la Muzeo de nacia arĥeologio en la Kastelo de Saint-Germain-en-Laye, proksime al Parizo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Ulrich Großmann (Hrsg.); Tobias Springer (Mitarb.): Gold und Kult der Bronzezeit. (Ausstellungskatalog) Germanisches Nationalmuseum, Nürnberg 2003, ISBN 3-926982-95-0.
  • R. Joffroy: Le cône d'or d'Avanton. In: Antiquités Nationales St-Germain-en-Laye, Saint-Germain-en-Laye 1978, Band 10, S. 33-35
  • Wilfried Menghin (Hrsg.): Acta Praehistorica et Archaeologica. Unze, Potsdam 32.2000, S. 31-108. ISSN 0341-1184
  • Peter Schauer: Die Goldblechkegel der Bronzezeit – Ein Beitrag zur Kulturverbindung zwischen Orient und Mitteleuropa. Habelt, Bonn 1986. ISBN 3-7749-2238-1
  • Mark Schmidt: Von Hüten, Kegeln und Kalendern oder Das blendende Licht des Orients. in: Ethnographisch-Archäologische Zeitschrift. Berlin 43.2002, S. 499-541. ISSN 0012-7477

Referencoj redakti

  1. TTT-ejo de Avanton kun informoj pri la konuso de Avanton. Arkivita el la originalo je 2008-11-13. Alirita 2010-01-13.
  2. Gold und Kult der Bronzezeit. (AusstellungsKatalog). Germanisches Nationalmuseum, Nürnberg 2003. ISBN 3-926982-95-0

Eksteraj ligiloj redakti