Ortodoksa preĝejo Sankta Georgo (Karcag)

Ortodoksa preĝejo en Karcag

La Ortodoksa (greka) preĝejo Sankta Georgo estas historia monumento en urbo Karcag (Hungario).

Ortodoksa preĝejo Sankta Georgo
Ortodoksa preĝejo Sankta Georgo en Karcag
Ortodoksa preĝejo Sankta Georgo en Karcag
ortodoksa preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Karcag
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Dato de konsekro 1798
Arkitektura priskribo
Konstruado 1798
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ekde la 17-a jarcento grekaj rifuĝintoj venis en Hungarion pro la turka minaco. Ili konstruis la nun videblan kirkon en 1798, sed la planado komenciĝis en 1794. La ikonostazo estas videbla ekde 1811. Dum la socialismo la ortodoksanoj estis subpremitaj, sed poste ili deklaris fidelecon al Konstantinopolo. En 2003 ilia eklezio venkis en la juĝejo kontraŭ la hungara ŝtato pri la posedanto.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola, origine ĉirkaŭ la kirko malgranda tombejo funkciis por grekoj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, sed ankaŭ la navo havas enirejon. La absido estas duonronda. Interne malantaŭ la ikonostazo situas la altaro, tial ĝi estas nevidebla.

Fontoj redakti