Oscar Baumann

aŭstra kartografo

Oscar BAUMANN (Vieno, 1864Vieno, 1899) estis aŭstra kartografo, etnografo kaj esploristo.

Oscar Baumann
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1864 (1864-06-25)
en Vieno
Morto 12-an de oktobro 1899 (1899-10-12) (35-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Salzburger Kommunalfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtio
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de Lepsiko
Okupo
Okupo esploristo • kartografogeografofotisto • Africanist • etnologo • filozofo
vdr

Li studis naturan historion kaj geografion en la Universitato de Vieno, kaj en 1885 partoprenis en aŭstria ekspedicio esploronta la basenon de la rivero Kongo, estrita de Oskar Lenz. Tamen, li tuj devis abandoni tiun ekspedicion pro malsano. En 1886 li esploris etnografie en la insulo Fernando Poo. Reveninte en Eŭropon, li akiris sian doktorigon en la Universitato de Leipzig en 1888.

Baumann estis konata pro sia esplorado de la interno de Germana Orient-Afriko (kiu enhavis la teritoriojn de nuntempaj Tanzanio, Ruando kaj Burundo), kaj la farado de mapoj de la mondoregiono. En 1888 li esploris la regionon de la montaro Usambara kun la geografo Hans Meyer, en la intenco pluigi al la monto Kilimanĝaro. Tamen, lia avanco estis haltigita pro la nomita "Abuŝiria Ribelo" (1888-1889). Baumann kaj Meyer estis kaptitaj kaj retenitaj kiel ostaĝoj, kaj estis liberigitaj nur post la pago de granda elaĉeto al la ribelestro Abuŝiri Salim Ibn al-Harthi.

La plej fama misio de Baumann estis la nomita "Ekspedicio Masai" de 1891-1893, integrita de 200 membroj. En tiu ekspedicio, li faris mapojn kaj estis la unua eŭropano kiu vizitis la lagojn Eyasi, Manyara kaj la krateron de la Ngorongoro, kaj ankaŭ la unua eŭropano kiu eniris en Ruando kaj Burundo. Kiel rezulto de tiu veturo, li verkis libron titilitan "Durch Massailand zur Nilquelle (Por Masajlando ĝis la ekfluo de la Nilo) en 1894.

En 1896, Baumann estis nomumita konsulo de la Aŭstri-Hungaria Imperio en Zanzibaro. Tamen, malmultajn jarojn poste li devis reveni al Eŭropo pro malsano, kaj mortis estante nur 35-jaraĝa. Nuntempe en la Muzeo de Etnologio de Vieno estas konservata preskaŭ 3 500 artefaktoj kiujn Baumann akumulis el siaj afrikaj veturoj. Tiuj estas armiloj, laboriloj, juveloj kaj muzikinstrumentoj.

Verkoj redakti

  • Beiträge zur Ethnologie des Kongo. Wien 1887
  • Fernando Po und die Bube. Wien 1888
  • In Deutsch-Ostafrika während des Aufstandes. Wien 1890 (rete)
  • Usambara und seine Nachbargebiete. Allgemeine Darstellung des nordöstlichen Deutsch – Ostafrika und seiner Bewohner, Berlin 1891 rete
  • Karte des nordöstlichen Deutsch-Ostafrika. Berlin 1893
  • Durch Massailand zur Nilquelle. Berlin 1894
  • Die kartographischen Ergebnisse der Massai-Expedition. In: Petermanns Geographische Mitteilungen, Ergebnisheft 111, Gotha 1894
  • Der Sansibar-Archipel. 3 Hefte Leipzig 1896–1899
  • Conträre Sexual-Erscheinungen bei der Neger-Bevölkerung Zanzibars. En: Zeitschrift für Ethnologie. Band 31, 1899, S. 668–670.
  • "Fünf Briefe von Dr. Oskar Baumann von seiner ... Forschungsreise im Zanzibararchipel", 1895, en: Mitteilungen des Vereins für Erdkunde zu Leipzig, Band 1896, Erscheinungsdatum 1897, Signatur der Sächsische Landesbibliothek – Staats- und Universitätsbibliothek Dresden: Eph.geogr.68-1894/96 (S. 231ff des pdf-Digitalisats)
  • Afrikanische Skizzen. Berlin 1900 (Nachdruck Salzwasser-Verlag 2011, ISBN 9783864441745)