Oskar Gründler

germana pedagogo kaj politikisto

Friedrich Louis Oskar GRÜNDLER (naskiĝinta la 27-an de septembro 1876 en Gebesee, mortinta la 30-an de julio 1947 en Gotao) estis germana pedagogo kaj politikisto de la maldekstra-liberalisma partio Deutsche Demokratische Partei, DDP).

stratoŝildo en Gebesee
gimnazio en Gebesee, kiu portis la nomon de Gründler ekde 2001

Vivo redakti

Estante filo de kamparano li frekventis ekde 1890 Ŝtatan bazlernejinstruistan seminarion en Wandersleben; ekde 1893 en Erfurto la Reĝan prusian porinstruistan seminarion. Ĝin li finis en 1893 post la unua ekzameniĝo. La unuan postenon li ricevis en la elementarlenrejo de Grüningen (Greußen), kie li restis eĉ post sukcesa bazlernejinstruista finekzameniĝo en 1898. En la 1.10.1901 li ekinstruis la germanan lingvon kaj historion je Löffler-lernejo en Gotao: tie la universala klerulo agadis ne tute 45 jarojn kun interrompoj pro soldatado dum la Unua mondmilito. Estante regionhistoriisto kaj dialektesploristoj li verkis multajn artikolojn kaj pedagogiajn eseojn por fakperiodaĵoj; krome li skribis poeziaĵojn kaj ludis violonon kaj pianon kaj eĉ komponis. Ekz. en 1907 li esploradis pri la kultivado de isato en Turingio surpaperigonte la rezultojn en la artikolo "Der Thüringer Waidbau und sein endgültiges Ende" por la gazeto Thüringer Monatsblätter. Malgraŭ restado en Gotao li ĉiam restis fidela al sia naskiĝurbo kion atestas la en 1930 en memeldonado aperinta libreto Gebesee - Aus der Vergangenheit der Stadt. Samtempuloj atestis ne nur ties altan valoron sed ankaŭ la objektivecon de Gründler kaj lian politikan neŭtralecon. Por iĝi vera kosmopolito li ĉerpis informojn ankaŭ el la internacia gazetaro. Li mem ankaŭ verkis kronikon pri Gebesee en 1930; kvankam ĝi aperis antaŭ la potencakiro de la nazioj la komunistoj malpermesis noveldonon dum la reĝimo de GDR. Ne antaŭ 1995 akireblis denove tiu ĉi verko detalega. Kiam Gebesee festis la 300-an datrevenon urbfondiĝan, Gründler verkis la teatraĵon Gebo - ein Thüringer kiu ankaŭ estis surscenigita.

Politike engaĝiĝis li unue en la Nacia-liberala landa societo kaj de 1918 ĉe DDP. Inter 1923 kaj 1932 estis lli ties unusola deputito en la urba konsilio de Gotao. Dum nacisocialismo oni priesploris pri li ekde 1937 pro publika kritikado pri la ŝtata karitata organizo Winterhilfswerk, alinomoj de stratoj kaj la postulo de atestado pri la arja deveno de lia jam en 1933 forpasinta edzino.

Post militofino li aktivis kun Hermann Henselmann, Hugo Meister kaj Günther Gottschalk en la Kontraŭfaŝista komitato, kiu estiĝis en la 8.5.1945 je Gotao. Liaj plej gravaj meritoj kuŝis en la reestigo de liberala partio (posta nomo ĝis 1990 LPDP) kaj la sekurigo de bona instruado: pri tio li tuj devontigis la usonajn liberigantojn kaj ekde julio 1945 la sovetiajn okupantojn. En la 1.10.1945 la landa prezidanto de Turingio Rudolf Paul nomumis lin provizora edukministeria konsilisto. Li mortis post apopleksio havita dum biciklado; ĉar bicikle li inspektis multajn vilaĝajn lernejon kontrolante ankaŭ la politikan taŭgecon de la instruistaro.

Familiaĵoj redakti

En la 30.8.1900 lin edzigis la kamparanfilino Berta Leder, kiu naskis en 1901 filinon Hildegard kaj en 1905 filon Erich. En 1939 li duafoje edziĝis kaj ekloĝis en la gotaa domo ĉe Walterhäuser Straße 58.

Verkoj (elekto) redakti

  • Der Thüringer Waidbau und sein endgültiges Ende, Thüringer Monatsblätter, Weimar 1907
  • Gebesee – Aus der Vergangenheit der Stadt, Gotha 1930

Honoroj redakti

Du stratoj (en Gotao kaj en Gebesee) portas lian nomon. En lia naskiĝurbo nomiĝas por li la lernejo Oskar-Gründler-Gymnasium.

Literaturo redakti

  • Matthias Wenzel: "Zeitlebens ein aufrechter Demokrat gewesen." Ĉe: Gothaer Allgemeine, 26.7.1997.
  • Helmut Roob, Günter Scheffler: "Gründler, Oskar." Ĉe: Gothaer Persönlichkeiten. Taschenlexikon. Dua eldono, Rhino-Verlag, Ilmenau 2006, ISBN 3-932081-37-4, p. 60-61

Eksteraj ligiloj redakti