Komence, Winterhilfswerk des Deutschen Volkes (mallongigo: WHW; laŭvorte: Vintra helporganizaĵo de la germana popolo) estis organizo kiu celis montri rapide sukcesojn en la batalo kontraŭ la sekvoj de senlaboreco kaj malriĉeco en Nazia Germanio. Post sia fondiĝo en septembro 1933, ĝi kreskegis kaj kiel organizo kaj koncerne la (donace/monkolekte) disponigitajn monrimedojn. Per ĉe-dompordaj kaj daŭraj surstrataj kolektadoj - kaj ankaŭ pro la vendo de siaj ŝatataj emblemoj - WHW iĝis ege konata. Ĉirkaŭ ok miloj da malsamaj emblemoj en amasaj eldonoj estis publikigitaj de oktobro 1933 ĝis marto 1943, diference laŭ formoj kaj materialo.

Winterhilfswerk
karitata organizaĵofondaĵo
Komenco 1936 vd
Fino 1945 vd
Lando(j) Nazia Germanio vd
Jura formo fondaĵo
vdr
ŝildo en Nurenbergo 1936 por helpi WHW

Estante sub ŝtata kontrolo, ĝi ricevis multe pli da enspezoj per varaj, impostaj kaj monaj donacoj danke al engaĝiĝo de unuopuloj, firmaoj kaj asocioj. Komunaj manĝoj de (iom superpagitaj) unupotaĵoj[1], loterioj kaj kulturaj eventoj organizitaj de la Germana Ruĝa Kruco, Wehrmacht kaj aliaj sukcese mobilizis la popolon en sento pri karitato farota por samlandanoj. Ideologie tiel falu ankaŭ socialaj klasbaroj.

Post 1937 la enspezoj de WHW ne plu rekte helpis senlaborulojn aŭ senhejmulojn (kiuj malaperis post la potencakirko de la nazioj), sed pli kaj pli metis la financan fundamenton por alia organizo nomita NS-Volkswohlfahrt. Dummilite venis nomŝanĝo je Kriegswinterhilfswerk. Helpalvokoj en la kuro de la akriĝanta milito memkompreneble ne plu tiom facile igis bonajn rezultojn, ĉar multaj donemuloj mem (re)suferis.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. La unua unupotaĵa dimanĉo estis en la 1.10.1933 en la tuta Regno. Ili okazis ĉiumonate po unufoje, de oktobro ĝis marto.