Oszkár Gerde [oskAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Gerde Oszkár Pál estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, arbitraciisto, juristo. Lia origina familia nomo estis Goldberger ĝis 1890.

Oszkár Gerde
Oszkár Gerde en 1908
Oszkár Gerde en 1908
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1883 (1883-07-08)
en Budapeŝto
Morto 8-an de oktobro 1944 (1944-10-08) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • sportisto
vdr

Oszkár Gerde[1][2] naskiĝis la 8-an de julio 1883 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de oktobro 1944 en Budapeŝto (laŭ eraraj informoj li mortis en Koncentrejo Mauthausen-Gusen).

Biografio redakti

Oszkár Gerde devenis el juda familio. Li maturiĝis en luterana gimnazio de Budapeŝto en 1901, post 5 jaroj li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Li skermis inter 1900-1926 en ĉefurba sportklubo. Tiutempe li estis hungara ĉampiono trifoje teame inter 1922-1925. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1908 kaj Somera Olimpiko 1912 kun po unu oraj medaloj teame. Depost 1926 li estis arbitraciisto. Civile li estis advokato-kandidato (1906–1912), poste li havis postenon en industria ĉambro ĝis 1938.

Fontoj redakti

Referencoj redakti