Otto Ludwig Sckell

Otto Ludwig Paul August SCKELL (naskiĝinta la 17-an de januaro 1861 en Ettersburg, mortinta la 18-an de aprilo 1948 en Vajmaro[1]) estis germana ĝardenisto deĵorante je la parko de Muskau antaŭ ol iĝi kortega ĝardenisto kaj inspektisto de ĉiuj parkoj de la granddukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach. Multaj liaj familianoj famis kiel pentristoj kaj hortikulturistoj; Otto Ludwig estis la filo de Julius Otto Franz Friedrich Sckell kaj nepo de Johann Christian Sckell.

Vivo kaj agadoj redakti

Post trejniĝo en Potsdam li asistantis kaj laboris en Bad Muskau kaj Bohemujo. Plurajn jardekojn post la morto de Johann Wolfgang von Goethe transprenis li la kontrolon de ties ĝardenoj: de 1890 Sckell fariĝis posteulo de Hermann Jäger en Eisenach kaj Wilhelmsthal, ekde 1900 en Vajmaro kaj Ettersburg. De decembro 1905 li ekresponsis pri ĉiuj parkoj kaj ĝardenoj de la duklando. En 1926 posteulis li ĝardeninspektistec Julius Hartwig. Kreiĝis en 1919 la pozicio de ŝtata ĝardeninspektoro kiel centra kunordigejo por la koncernitaj aĵoj en nove kreita lando Turingio; Sckell ĉi-funkcie agis ĝis 1928.

Atingoj redakti

Sub Sckell multaj parkoj turingiaj estis riparitaj kaj historie priesploritaj. La goetaj ĝardenoj daŭre estis flegataj kaj grandaj ŝangoj estis evitataj: kaj pro pieco antaŭ Goethe kaj pro manko de monrimedoj.

Je Ilm-parko iĝis la unuaj modernigoj post 1850 fare de Eduard Petzold kiujn Sckell daŭrigis. La graveco de Sckell kuŝis en moderna instituciigo de flegado de historiaj ĝardenaj kompleksoj. Pro siaj meritoj ricevis li en 1902 de Saksio la ordenon Albertus-Kreuz.[2]

Verkoj redakti

  • Erinnerungen an Alt-Belvedere, ca. 1900.
  • 200 Jahre Belvedere. Ein Rückblick auf seine Entwicklung unter besonderer Berücksichtigung seiner Gartenkunst, Weimar: Selbstverlag, 1928.

Literatur redakti

  • Karl Lohmeyer: Stammtafel Die Sckell, in: Südwestdeutsche Gärten des Barock und der Romantik mit ihren in- und ausländischen Vorbildern nach dem Arbeitsmaterial der saarländischen und pfälzischen Hofgärtnerfamilie der Koellner, (Saarbrücker Abhandlungen zur südwestdeutschen Kunst und Kultur, Bd. 1), Saarbrücken, 1937, p. 16.
  • Gert Gröning, Joachim Wolschke-Bulmahn: Grüne Biographien. Biographisches Handbuch zur Landschaftsarchitektur des 20. Jahrhunderts in Deutschland, Berlin: Patzer, 1997, p. 360. ISBN 3-87617-089-3.
  • Die Gartenwelt, Jg. 32, 1928, H. 27, p. 380, kol. 2.
  • Die Gartenkunst, Jg. 4, 1902, H. 6, p. 120, kol. 2.
  • Die Gartenkunst, Jg. 2, 1900, H. 3, p. 60, ko;. 2.

Notoj redakti

  1. mortoregistro StA Weimar, nr. 540/1948
  2. Die Gartenkunst, Jg. 4, 1902, H. 6, p. 120, kol. 2.