Kastelo Wilhelmsthal

Kastelo Wilhelmsthal (germane Schloss Wilhelmsthal) estas kastela kaj ĝardena komplekso en Gerstungen-Eckardtshausen, Germanujo. La iama rezideja kaj ĉasa kastelo troviĝas ĉirkaŭ 7 km sude de Eisenach en la valo de la rivero Elte. La konstruaĵoj faritis en multaj etapoj inter la jaroj 1709 kaj 1913. Kastelo Wilhelmsthal estas la lasta netuŝita premierejo de verkoj de Georg Philipp Telemann.

Kastelo Wilhelmsthal

hunting lodge
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 55′ 8″ N, 10° 18′ 13″ O (mapo)50.918810.3036Koordinatoj: 50° 55′ 8″ N, 10° 18′ 13″ O (mapo)
Kastelo Wilhelmsthal (Turingio)
Kastelo Wilhelmsthal (Turingio)
DEC
Kastelo Wilhelmsthal
Kastelo Wilhelmsthal
Situo de Kastelo Wilhelmsthal
Kastelo Wilhelmsthal (Germanio)
Kastelo Wilhelmsthal (Germanio)
DEC
Kastelo Wilhelmsthal
Kastelo Wilhelmsthal
Situo de Kastelo Wilhelmsthal
Map
Konstruita 1709
vdr
Klasikisma uesta fasado de Kastelo Wilhelmsthal

Historio redakti

La iama loko menciitis unue en 1349 kiel Wintershusen. La ĉasbestriĉaj arabaroj kaj herbaroj laŭlonge de Elte estis ŝatata ĉasteritorio de nobeloj. Por ĉasistoj el eisenach-aj kaj marksuhl-aj kasteloj faritis komfortaj tranoktejoj kaj deponejoj. Ili estiĝis ekz. ĉe Rennsteig-migradopado (tre gravis la Ĉaskastelo Hohe Sonne) kaj ĉe Glöckner apud Ruhla. En Elte-valo kreitis la ĉasdomo Jagdhaus Prunftau, kie mortis en la 19.9.1868 lia duka moŝto Johano Georgo la 1-a (Saksio-Eisenach) dum ĉassezono.

Ĉar la ĉasbestaro laŭdire terurigitis per la ĉiama bruado de la vilaĝanoj, la post Tridekjara milito hejmenvenintaj kamparanoj devis transloĝiĝi en najbarajn vilaĝojn. Nur la gastejo kaj la forstista domo daŭre toleritis. Ekde 1699 la vilaĝo portis la nomon en honoro de duko Johano Vilhelmo (Saksio-Eisenach). Inter 1709 kaj 1715 konstruigis tie ĉi la ĉefarkitekto Johann Mützel somerrezidejon kun bestaj ĉirkaŭbaraĵoj kaj terasaj ĝardenoj. Inter 1698 kaj 1719 faritis 16 pluretaĝaj pavilonoj barokstiloj laŭlonge de vojakso kiel ankaŭ en 1714 inaŭgurita ovala festa kaj koncerta salonego (hodiaŭa nomo Telemann-Saal). La koncertsalonego taksatas unu el la plej mallongaj libere starantaj koncertejoj de Eŭropo.[1] La akvo de Elte baritis je lago (Wilhelmsthaler See) kaj, por povi pli rekte atingi ĝin, faritis vojo inter Eisenach tra Hohe Sonne. Ĝin sekvas kaj hodiaŭ la konduko de la federacia stratego B 19.

 
La baroka por-nobela loĝejo (corps de logis)

La modestaj barokkonstruaĵoj alikonstruitis en la 1740-aj jaroj laŭ ordono de duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) fare de kortega arkitekto Gottfried Heinrich Krohne. Pluraj pavilonoj devis cedi al novaj aferoj laŭ rokoko-stilo kaj ĉe unu fino de la vojakso estiĝis ĉevalejo. Ĉe la alia fino estiĝis oranĝejo. Ĉirkaŭ 1780 la enarbara domo Waldhaus Wilhelmsthal konstruitis, en bidermajro-stilo, por gastoj.

 
La t.n. princa irejo/Prinzengang unuigas diversajn sekciojn de la komplekso

La ĉ. 1800 kreita pejzaĝparko kreitis inter 1852 kaj 1855 laŭ ideoj de duko Karolo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kaj de princo Hermann von Pückler-Muskau kun helpo de la arkitektoj Hermann Jäger kaj Eduard Petzold; rezulto estis naturparko. la planoj etendigi la parkon trans Turingia Arbaro ĝis Eisenach ne realigitis tamen. De tiaj novaj alinkonstruadoj tuŝitis kaj la ĉevalejo kiu pligrandigitis per alia alo kaj remizo. Apartenas al la kompleksaro kaj Svisa domo (Schweizer Haus) kaj ekonomiejoj. En 1912 naskiĝis surloke la lasta duko Karl-August. Ĝis 1913 la klasikisma pavilono etendigitis fare de arkitekto Max Littmann kaj ofertis modernan loĝejon por la granddukaj familianoj.

Ĝis 1941 estis la kastelo en posedo duka antaŭ vendo al la turingia ministerio pri financoj. Wehrmacht konfiskis al areon en 1942 uzante ĝin militmalsanuleje. Post la fino de Dua mondmilito enestis hejmo porinfana ĝis 1993. Memkompreneble tiam diversaj aferoj ŝanĝitis i.a. per alkonstruoj kaj starigo de novaj konstruaĵoj. La fama Telemann-salonego eĉ servis kiel refektorio! Proksime de la kastelo estiĝis bangalovilaĝo bungala malfermita en somero 1964 por la komunisma Ernst-Thälmann-pionirorganizo Maxim Gorki. En la jaroj post 1945 la kastelo ankaŭ diverse farbitis (flave/blanke).

Post la fino de hejmutiliĝo kaduko pli kaj pli normalis kaj evidentiĝis. Hodiaŭ la ferisomertendaro gastigas pluklerigcentron kiu mallonge eĉ uzis la kastelon mem. La lago ripozumigas la homojn.

 
La ĉevalejo dum restaŭradoj

Ekde 2001 la tuto sensukcese publike ofertitis je aĉeto fare de la Liberŝtato Turingio. En junio 2009 transprenis la tuton Fondaĵo Thüringer Schlösser und Gärten kaj faritis la unuaj konkretaj paŝoj por savo kaj restaŭro de la monumentaro.[2][3] En 2011 faritis profunda restaŭro de parto de la pejzaĝparko inter loĝzono (corps de logis) kaj la t.n. flora insulo. Malgraŭ tio partoj de la kastelo daŭre taksitis terenfalema, precipe la historia stukaĵo de Telemann-salonejo. En 2014 la mezo de la ĉevalejo kun al horloĝturo restaŭritis; en 2015 novaj konkretaj agoj savaj faritis. La parko plibeligitis, estingakvujo estiĝis, la taluso laga plinovigitis. Konstruaĵoj el GDR-tempo forigitis kaj parkumejoj por vizitantoj alvenis. la Nova kastelo kun Telemann-aŭlo ekstere restaŭritis, instalitis novaj fenestroj, farbo blanka alfarbitis laŭ historiaj modeloj de 1910 kaj la tegmento ankaŭ iĝis nova.[4] La nimfoj-puto de 1797 estas de la fama skulptisto Friedrich Wilhelm Eugen Döll.

Famaj gastoj redakti

 
Interno de la belega Telemann-salonego

Multaj gravuloj gastis surloke, i.a. la komponisto Franz Liszt kaj la rusa caro Aleksandro la 1-a. Maria Pavlovna Romanova pasigis surloke la somerajn monatojn kaj okazigis literaturajn posttagmezajn spektaklojn. Inter 1716 ka 1725 verkoj de Georg Philipp Telemann premieritis en la koncertsalonego. Tial Kastelo Wilhelmsthal estas la lasta malpreĝeja premierejo de verkoj de Telemann.

Ankaŭ Johann Wolfgang Goethe plurfoje gastis. Laŭanekdoto li faligis ŝtonajn skulptaĵojn malplaĉantajn al li dum restado en la 1770-aj jaroj.[5] Poste li verkis tie ĉi la verkon Die Wahlverwandtschaften.

Bildoj redakti

Literaturo redakti

  • Hans Müller: Thüringen. Landschaft, Kultur und Geschichte im grünen Herzen Deutschlands, 2-a eldono, DuMont, Köln 1998, ISBN 3-7701-3848-1, p. 85
  • Christian Knobloch: Zu schön, um zu verstummen. Die Schloss- und Parkanlage Wilhelmsthal, 2-a eldono, Resch, Meiningen 2008, ISBN 978-3-940295-01-9, p. 117

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Restaurierte Sonnenuhr steht. En: Thüringer Allgemeine, 10.5.2012. (Eisenacher Allgemeine)
  2. Wolfgang Hirsch: Glanz und Gloria in der Kulturpolitik. En: Thüringische Landeszeitung. 6.6.2009.
  3. Wolfgang Hirsch: Ein arkadischer Ort aus glänzenden Zeiten.En: Thüringische Landeszeitung. 8.8.2009.
  4. Heiko Kleinschmidt: Das Neue Schloss in Wilhelmthal zeigt sich ganz in Weiß. En: Thüringer Allgemeine (Eisenacher Allgemeine), 9.12.2015.
  5. Renate Grumach: Goethe. Begegnungen und Gespräche. Band IV, Walter de Gruyter 1980, ISBN 3-11-008105-9

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Wilhelmsthal (Gerstungen) en la germana Vikipedio.

50.91878474222210.303636193333