Pál Fehér, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér Pál estis hungara operkantisto, (tenoro). Lia origina familia nomo estis Weisz [vejs] ĝis 1914.

Pál Fehér
Persona informo
Naskonomo Weisz Pál
Naskiĝo la  4-an de aŭgusto 1900(nun 1900-08-04)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 7-an de februaro 1959
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano András Fehér
Parencoj Gábor Fehér
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Pál Weisz [1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1900 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de februaro 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Fehér devenis el juda familio. Inter 1911 kaj 1915 li kantadis en koruso de Reĝa Operejo de Budapeŝto, Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li laboris en banko. Li studis en Muzikakademio de Budapeŝto inter 1923-1926, li plulernis en Milano en la jaro 1927. Inter 1928-1933 li apartenis al Städtische Oper en Berlino, poste pro la germanaj kontraŭjudaj leĝoj li kantadis nur antaŭ juda publiko. En la teatra jaro 1936 li havis operajn rolojn en Zuriko, poste li revenis al Budapeŝto. Li kantadis en Teatro Városi, sed inter 1939-1944 pro la hungaraj kontraŭjudaj leĝoj li kantadis nur antaŭ juda publiko. Inter 1946 kaj 1959 li estis privata kantisto de la Operejo de Budapeŝto. Li ricevis premion en 1958.

Li edziĝis en 1944, post 3 jaroj filo naskiĝis.

Lia elektita repertuaro redakti

Lia sola filma rolo redakti

  • Helyet az öregeknek (1934)

Fontoj redakti