Pál Wallaszky

hungaria slovaka luterana pastoro

Pál Wallaszky [valaski], slovake Pavol Valaský, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Wallaszky Pál estis hungaria slovaka luterana pastro, literaturhistoriisto. Lia familia nomvarianto estis Vallaszky.

Pál Wallaszky
Pál Wallaszky
Pál Wallaszky
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de januaro 1742(nun 1742-01-29)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Bagyan
Morto la 29-an de septembro 1824
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Jolsva
Lingvoj latinaslovakagermanahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo luterana pastoro • historiisto de kristanismo • literaturhistoriisto
vdr

Pál Wallaszky[1] naskiĝis la  29-an de januaro 1742(nun 1742-01-29) en Bagyan (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Baďan en Slovakio), li mortis la 29-an de septembro 1824 en Jolsva (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Jelšava en Slovakio).

Busto pri Pál Wallaszky

Biografio redakti

Pál Wallaszky apartenis al la slovaska minoritato en la reĝlando. Li lernis en Selmecbánya inter 1753-1756 kaj Pozono inter 1757–1767, en sia naskiĝurbo, poste li studis 3 jarojn en diversaj germanaj universitatoj. Hejmenveninta li estis luterana pastoro en Tótkomlós (1769-1780), Cinkota (1780-1783), poste en Jolsva. Li okupiĝis ankaŭ pri literaturo, li estis verkinto de la unua sistema hungara literaturhistorio, krome li verkis latinajn ekleziaĵojn kaj slovakajn predikaĵojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • De Stephano Werbőczyo jurisconsulto Hungariae celeberrimo dissertatio historico epistolica... (1768)
  • Tentamen Historiae Literarum sub Rege Gloriosissimo Mathia Corvino de Hunyad in Hungaria (1769)
  • Vindiciae opusculi Pestiensis inscripti Fundata B. Tolerantialis Decreti sequela... (1782)
  • Conspectus Reipublicae Litterariae in Hungaria, ab initiis Regni ad nostra usque tempora delineatus (1785, 1808)
  • Těžkost a nebezpečnost úradu biskupského (1792)
  • De bibliothecis quibusdam veterum memorabilibus (1816)

Memorigiloj redakti

  • busto en Tótkomlós (1996, donaco de Slovakio, vidu la foton!)
  • placo en Tótkomlós

Fontoj redakti

Referencoj redakti