Péter Bacsa [baĉa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bacsa Péter estas hungara luktisto, olimpiano, negocisto.

Péter Bacsa
Péter Bacsa
Péter Bacsa
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1970 (1970-11-21) (53-jaraĝa)
en Dorog
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto • Grand Valley State University
Okupo
Okupo amatora luktisto • arbitraciisto • negocisto
vdr

Péter Bacsa[1] naskiĝis la 24-an de novembro 1970 (laŭ WikiData la 21-a) en Dorog.

Biografio redakti

Péter Bacsa akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste ankaŭ juran kaj trejnistan diplomojn, eĉ usonan diplomon en 1999 en en:Grand Valley State University. En la sensporta vivo li havis propran firmaon.

Sporta kariero redakti

Péter Bacsa estis luktisto, same kiel lia patro. Komence li havis bonajn rezultojn en junularaj konkursoj. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kun la deka loko. Depost sia aktiva sporta kariero li estis internacia arbitraciisto, se ne paroli pri postenoj en la hungara sporta vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti