Péter Jecza
JECZA Péter [jeca] estis rumania hungara skulptisto naskita la 16-an de oktobro 1939 en Sfântu Gheorghe kaj mortinta la 24-an de marto 2009 en Temeŝvaro. Li estis la pli juna frato de redaktoro Tibor Jecza.
Péter Jecza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1939 en Sfântu Gheorghe |
Morto | 24-an de marto 2009 (69-jaraĝa) en Timișoara |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Frat(in)o | Tibor Jecza |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Kariero redakti
Péter Jecza pristudis skulptoarton en Kluĵo inter 1957 kaj 1963 en la Arta Altlernejo Ion Andreescu sub la direktado de András Kós kaj Romulus Ladea.Poste li instruis en Timişoara ĝis 1989 en altlernejoj. De 2005 li estas ano de la Hungara Artakademio. Li ricevis la Internacian Artpremion Dr-ro Ludwig Linder en 1975, ormedalon de la Internacia Skulptobienalo de Ravenna.
Individuaj ekspozicioj redakti
Wuppertal (1972), Bukareŝto, Hofgeismar (1973), Wuppertal, Hofgeismar (1977), Aeugsterhal (1978), Wuppertal (1981), Cluj-Napoca, Wuppertal (1982), Düsseldorf (1983), Köln (1984), Basel, Wuppertal, Lugoj (1986), Basel (1987), Essen (1990)
Fonto redakti
- Artportal.hu Arkivigite je 2008-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj redakti
- Retpaĝo de artisto [1] Arkivigite je 2011-09-14 per la retarkivo Wayback Machine