Péter Lengyel (biokemiisto)

Péter Lengyel [lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel Péter estis hungara-usona biokemiisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1993).

Péter Lengyel
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1929 (1929-05-24)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Morto 21-an de aprilo 2020 (2020-04-21) (90-jaraĝa)
en Woodbridge
Ŝtataneco HungarioUsono
Okupo
Okupo biokemiisto
vdr

Péter Lengyel[1] naskiĝis la 24-an de majo 1929 en Budapeŝto, mortis la 21-an de aprilo 2020 en Woodbridge.

Biografio redakti

Péter Lengyel akiris kemian diplomon en Teknikauniversitato de Budapeŝto en 1951. Inter 1953-1956 li laboris en biokemia laboratorio de la Budapeŝta Medicina Universitato. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Usono. Inter 1957 kaj 1962 li laboris en laboratorio gvidata de Severo Ochoa. Li akiris sciencan gradon (PhD) pri biokemio en 1962 en Universitato de Novjorko, poste li instruis en la universitato. Tamen en la jaroj 1963 kaj 1964 helpe de stipendio li esploris en Institut Pasteur gvidata de Jacques Monod. En 1969 li estis nomumita profesoro de Universitato Yale, en 2000 emerita profesoro. Li okupiĝis pri kodo de la genoj.

Elektitaj artikoloj (kun aliaj) redakti

  • Peptide Chain Elongation: Discrimination against the Initiator Transfer RNA by Microbial Amino-acid Polymerization Factors (1969)
  • Transcripts of human HLA gene fragments lacking the 5'-terminal region in transfected mouse cells (1984)
  • Mus musculus p53 binding protein 1 mRNA, partial cds (1996)
  • Multiple splicing results in at least two p203 proteins that are expressed in the liver and down-regulated during liver regeneration (2008)
  • Wanderings in Biochemistry (2014)

Fontoj redakti

Referencoj redakti