Péter Mészáros

usona astrofizikisto

Péter Mészáros [mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros Péter estis hungara-usonana fizikisto, astronomo, profesoro, membro (ekstera (2010)) de Hungara Scienca Akademio, membro de Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj.

Péter Mészáros [1] naskiĝis la 15-an de julio 1943 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pri junaĝo de Péter Mészáros mankas informoj. Li akiris M.Sc en Universitato de Bonaero en 1967, poste li akiris Ph.D en 1972 en Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley. Li faris la postdoktorajn studojn en Universitato Princeton kaj Universitato de Kembriĝo inter 1973 kaj 1975, poste li estis sciencisto ĉe la Max Planck Instituto en Garching (apud Munkeno). En 1983 li ekinstruis en Ŝtata Universitato de Pensilvanio, sed kelkfoje okazis interrompoj, tiam li instruis ekzemple en Goddard Space Flight Center, fizika instituto en Santa Barbara, Institute for Advanced Study. Li multe okupiĝis pri Gamo-radia ekbrilo, gravitaj ondoj, neŭtrinoj. Li ricevis ĉefe usonajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Dust and atomic hydrogen near rho ophiuchi (1968)
  • Ionization mechanisms of intercloud medium (1974)
  • The angle-dependent compton redistribution function in x-ray sources (1986) - kunverkinto
  • Optical and long-wavelength afterglow from gamma-ray bursts (1997) - kunverkinto
  • Determination of the atmospheric neutrino flux and searches for new physics with amanda-ii (2009) - kunverkinto

Fontoj redakti