Péter Zsoldos [ĵoldoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsoldos Péter estis hungara verkisto pri sciencfikcioj, redaktoro.

Péter Zsoldos
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1930 (1930-04-20)
en Szentes
Morto 26-an de septembro 1997 (1997-09-26) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Etno hungaroj vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto • radio-prezentisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Péter Zsoldos [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1930 en Szentes, li mortis la 26-an de septembro 1997 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Zsoldos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris muzikpedagogian-korusestran diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1956. Post la diplomo li akiris redaktoran statuson en Hungara Radio. Dum laboro li ankaŭ studis kaj akiris psikologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967. Tiutempe li jam okupiĝis ankaŭ pri la sciencfikcio, sed li ankaŭ publikigis artikolojn pri muziko. Li estis redaktoro de populara muzika programo en la Hungara Radio. Li ricevis premiojn ekde 1972, la lastan jam postmorte en 2011.

Elektitaj romanoj redakti

  • A Viking visszatér (1963)
  • Távoli tűz (1969)
  • Ellenpont (1973)
  • A bunker (1978, escepte televizia serio)
  • Az utolsó kísértés (1988)

Memorigiloj redakti

  • en 1998 premio pri Péter Zsoldos estis fondita

Fontoj redakti

Referencoj redakti