Palakad, malajalame പാലക്കാട് Pri tiu ĉi sono aŭdu estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Palakad en subŝtato Keralo en sudokcidenta Barato. Ŝajnas, la loknomo estas fuzio de du malajalaj vortoj: pāla kaj kātŭ kun signifo arbaro "Alstonia scholaris".

Larĝa panoramo de Palakad
Larĝa panoramo de Palakad
Palakad
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 678001
Demografio
Loĝantaro 130 955  (2011) [+]
Loĝdenso 4 923 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 47′ N, 76° 39′ O (mapo)10.77916666666776.654722222222Koordinatoj: 10° 47′ N, 76° 39′ O (mapo) [+]
Alto 89 m [+]
Areo 26,6 km² (2 660 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Palakad (Keralo)
Palakad (Keralo)
DEC
Palakad
Palakad
Situo de Palakad
Palakad (Barato)
Palakad (Barato)
DEC
Palakad
Palakad
Situo de Palakad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palakkad [+]
vdr
Vojo en Palakad

Geografio redakti

Palakad situas sur ebenaĵo laŭ rivero en alteco 84 metrojn de la marnivelo. Koimbatore troviĝas nur 7, Trissur 94, Koĉi (Barato) 135, subŝtata ĉefurbo Tiruvanantapuram 265, Mumbajo 995, Kolkato 1771, tutlanda ĉefurbo Delhio 1966 kilometrojn (aere) [1].

Demografio kaj religio redakti

En 2011 populacio de Palakad estis 130 955.

Hinduoj formas 68% de la populacio, poste sekvas islamanoj kun 27,9% kaj kristanoj (3,8%).

Historio redakti

La areo estis praa komerca vojo inter la Malabara Marbordo kaj Tamilnado. La oficiala regamto estis raĝo. La fortikaĵo de Palakad estis konstruita en la 18-a jarcento. La pli malgrandaj princaj ŝtatoj en norda Kerala estis unuigitaj sub Majsuro, kiu faris 2 militojn kontraŭ la Brita Orienthinda Kompanio. Fine Palakad estis sub brita dominado ĝis 1947. Municipo de Palakad estis formita en 1866, la subŝtato Kerala en 1956.

 
Kolegia kampuso

Ekonomio redakti

Palakad estas unu el la plej grandaj industriaj naboj en Kerala kaj ankaŭ estas konata kiel la rizbovlo de Kerala. La urbego estas sidejo de diversaj firmaoj.

Eduko kaj lingvoj redakti

En Palakad la unua kolegio estis establita jam en 1866. Baldaŭ estis fonditaj pluraj aliaj institutoj.

En Palakad la malajala estas la plej parolata lingvo. Ankaŭ la hinda, angla kaj tamila estas vaste parolataj en la urbego.

Klimato redakti

Palakad situas en tropika musonklimato (Am) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 1838 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 23-32 °C.

 
Stacidomo

Trafiko redakti

La plej proksima eksterlanda flughaveno estas en Koimbatore, sed ankaŭ Koĉi kaj Kalikuto servas. Palakad havas gravan fervojan stacidomon kaj 4 aŭtobusajn stacidomojn.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans