Papa Konsilio por la Laikoj

La Papa konsilio por la laikoj (latinlingve Pontificium consilium pro laicis) estas eklezia administrofako de la Roma kurio kiu helpas por ke la papo povu plenumi sian servon avantaĝe de la laikaj fideluloj kaj kompreni kaj solvi problemojn koncernantajn la diversajn formojn de agregado en la Katolika Eklezio kiel, ekzemple, la asociojn kaj la movadoj por ke, fine, ili pli efike realigu siajn kristanajn celojn.

Papa Konsilio por la Laikoj
pontifika konsilioorganizaĵo
Komenco 6-a de januaro 1967 vd
Fino 1-a de septembro 2016 vd
Poste Minsterio pri Laikuloj, Familio kaj Vivo de la Roma Kurio vd
Lando(j) Vatikano vd
Fondinto(j) Paŭlo la 6-a vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
ROMA KURIO
“PAPA KONSILIO POR LA LAIKOJ”
naturo = administrofako de la roma kurio
celoj = animigi kaj promovi la apostolan iniciato de laikoj
fondita = de Paŭlo la 6-a en 1967
institua dokumento =Pastor bonus (la bona paŝtisto)
nuna prezidento = kardinalo Stanisław Ryłko
nuna sidejo = Piazza di San Calisto, 16 - 00120 Città del Vaticano
Ŝildo de la Sankta Seĝo
Ŝildo de la Sankta Seĝo
Ŝildo de la Sankta Seĝo

La sidejo de la Konsilio por la laikoj troviĝas ĉe la Palaco de Sankta Kalisto (Placo Sankta Kalisto,16 - 00153 Romo).

Por la plenumado de sia tasko por servi al la Eklezio en la tuta mondo, la Papo estas konstante helpata de serio da organismoj ĝenerale nomataj Roma kurio. La kurio ne konfuzendu kun la administrado de la Ŝtato. La Papo estas ankaŭ ĉefŝtatestro de la plej malgranda Ŝtato de la mondo, Vatikanurbo, sed unika ekzistokialo de tiu neglektinda Ŝtato kuŝas en la neceso garantii la liberon bezonatan por ke la Supera Paŝtisto de la Katolika Eklezio ekzercu sian specialan funkcion: kaj estas ĝuste en tiu funkcio ke Li estas helpata de la Roma kurio. Tiu ĉi dividiĝas laŭ diversaj administrofakoj kiuj zorgas diversajn aspektojn de la vivo de Eklezio en si mem kaj en ĝiaj rilatoj kun la realo de la mondo.

Celoj de la Konsilio por la laikoj redakti

La konstitucio “Pastor bonus” (la Bona Paŝtisto) dekretas ke la Papa Konsilio por la Laikoj “kompetentas pri tiuj materioj apartenantaj al la Apostola Seĝo por la promovo kaj koordinado de la apostolado de la laikoj kaj, ĝenerale, pri materioj koncernantaj la kristanan vivon de la laikoj ĉar laikoj” (art. 131); «Estas ĝia tasko animigi kaj subteni laikojn por ke ili partoprenu en la vivo kaj misio de la Eklezio laŭ ilia propra maniero, kaj kiel unuopuloj kaj kiel membroj apartenantaj al asocioj, precipe por ke ili plenumu sian propran oficon trapenetri per evangelia spirito la sferon de la teraj relaĵoj” (art. 133); la Konsilio “helpas la kunlaboradon de la laikoj en la katekiza instruado, en la liturgia kaj sakramenta vivo kaj en la mizerikordaj verkoj, karitataj aktivecoj kaj sociala promovo” kaj “ĝi sekvas kaj subtenas internaciajn kunvenojn kaj alispecajn iniciatojn koncernantajn la apostoladon de la laikoj” (samloke).

Historio redakti

La konsilio por la laikoj estis fondita en 1967 por konkretigi la ordonon de la konstitucia Apostolicam actuositatem de la Dua Vatikana Koncilio pri la apostola aktivado de la laikoj.

Tiu administrofako de la Roma kurio estas estrata de pola episkopo Stanislaw Rylko promociita al la posteno fare de Johano Paŭlo la 2-a en 2003, promociita kardinalo en 2007 dekrete de Benedikto la 16-a.

La prezidenta komitato estas formata de 32 membroj: episkopoj, sacerdotoj kaj precipe de laikoj, viroj kaj virinoj kooptitaj el la tuta mondo. La konsilio utiligas ankaŭ la kunlaboradon de 30 spertuloj, kiuj estas kunvokitaj okaze de specialaj kunvenoj. Ankaŭ diversaj asocioj deklaritaj helpantoj pro ilia sperto en la mondo de la laikaro; inter ili estas kooptata la esperanta asocio IKUE [1] Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine

Eksaj prezidentoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [2] Latina teksto de la Postor bonus
  • [3] Oficiala paĝo