Papamobilo (Papa aŭtomobilo) (latine Patro + moviĝo) signifas tiun veturilon, kiun la papo Johano Paŭlo la 2-a uzis dum siaj multaj publikaj aperoj.

Papamobilo sur la Placo de Sankta Petro en 2004

Papamobilo estas specife trakonstruita diversa aŭtomobilmarko, kiu havas plej ofte tri gravajn proprecojn kune:

  • La spaco, kie la Papo sidas kaj la sidloko estas (Sankta Seĝo) altigita kaj estas ekipita per sekura vitro post atenco kontraŭ Johano Paŭlo en 1981, tiel la publiko povas bone alrigarndi la Papon.
  • La movilo estas plej ofte specifa produktaĵo por malrapida veturo, por zorge trakti la motoron kaj kluĉilon.
  • La sidaĵo de la Papo ĝenerale ne estas fikse enkonstruita sidloko, sed specifa seĝo, sur kiu la Papo estas veturigebla en la Papamobilo. Ĉar Johano Paŭlo la 2-a suferis en siaj lastaj jaroj inter aliaj je grava Parkinson-malsano, li sidis plej ofte en rulseĝo.

Oni elektas kiel bazon por Papamobilo malpezajn ajngrundajn aŭtomobilojn, et-ŝarĝaŭton, etbuson kaj ankaŭ pezajn limuzinojn.
La Papamobilo estas novigo dum pontifiko de Johano Paŭlo la 2-a.. Lia antaŭulo apenaŭ havis kontakton al publiko kaj apenaŭ faris mondan vojaĝon. Se ili montris sin publike, tiem en la tradicia Sedia gestatoria, kvankam ili posedis jam aŭtojn jam ekde la papo Pio la 9-a, kiuj havis ne la tipan konstruformon kaj oni ne nomis ilin Papamobilo, sed estis nur tipa regna kaleŝo.
Dum la 104 oficialaj eksterlandaj vojaĝoj de Johano Paŭlo de la 2-a, la uzitaj Papamobiloj restis en la vojaĝ-cela lando kaj estis denove uzitaj dum la sekva vizito. La meksika Papamobilo estis okaze de la entombigo de Papo denove reaktivita kaj montrita publike.

La unue uzita Papamobilo estis konstruita por la vojaĝo en 1979 al Pollando kaj por tio la bazo estis la etkamiono de la pola marko Star el la urbo Starachowice.

Uzitaj markoj redakti