Pasodoblo (el la hispana pasodoble) estas la nomo de tre populara hispana muzikpeco (ankaŭ danco kaj kanto), kun ritmo gaja, bunta kaj marŝeska.

Sergej Surkov kaj Melia dancas la pasodoblon

En toreejoj, pasodoblojn ludas blov-orĥestro, laŭ peto de la publiko, por premii la artisman kuraĝon de la matadoroj, aldoni plian brilon al ties arto kaj varmigi la etoson en la tria triono de la torea spektaklo, ĝis la rita momento de la taŭrmortigo, dum kiu, eĉ abrupte, la orĥestro ĉesas muziki.

Eblas interpreti la dancon kiel taŭrobatalon, en kiu la virino simbolas la taŭrtolon kaj la viro la matadoron.