Patrinplantoj estas hortikultura esprimo por plantoj, kiuj taŭgas por amasa multobligado. La plantoj devas esti kultivarpuraj kaj liberaj de plantaj malsanoj. La patrinplantoj troviĝas precipe en florikulturo, sed ankaŭ en arbokultivejoj kaj ĉie, kie oni vegetative multobligas plantojn.

patrinplantaro en Israelo por la rikolto de pelargoniaj stikaĵoj de la kultivaro „Decora“

Postuloj al la patrinplantoj: senpatogeneco redakti

La patrinaj plantoj devas esti sen patogenoj, sen damaĝbestetoj, fungaj malsanoj kaj antaŭ ĉio sen fitopatogenaj bakterioj kaj virusoj. Ofte la plantoj devas trapasi specialaj testoj ekzemple la enzimoligita imunsorbanta konfirmado (ELISA) aŭ la polmeraza ĉenreakcio (PCR). Nur senpatogenaj plantoj povas servi kiel patrinplantoj.

Postuloj al patrinplantoj: kultivarpureco redakti

La patrinplantoj devas esti puraj rilate la kultivaroj. Tio signifas, ke la plantoj havu la tipajn ecojn de la kultivaro. Patrinplantoj estis ofte multobligataj en histokulturo kaj tio pligrandigas la danĝeron ke aperas genetikaj ŝanĝoj de la plantoj, do la novaj plantoj eventuale ne plu havas la samajn ecojn kiel la kultivaro. Oni denove devas testi la plantidojn antaŭ kreskigo de la patrinplantoj.

Uzado kaj lokoj de la produktado redakti

Patrinaj plantoj estas la elira materialo, por fari stikaĵojn kaj aliajn greftaĵojn. La stikaĵojn kun radikoj kaj eĉ stikaĵojn sen radikoj tiuj junplanthortikulturejoj vendas al la hortikulturejoj, kiuj kultivas tiujn junplantojn al pretaj aŭ duonpretaj produktoj.

Ĝenerale hortikulturistoj komencas kultivi patrinplantojn ekde somero ĝis aŭtuno. Oni rikoltas la stikaĵojn dum la vintraj monatoj. La patrinplantoj por la amasa multobligado okazas hodiaŭ preskaŭ nur en sudaj, do pli varmaj klimatoj kaj en regionoj kun malaltaj laborkostoj. La tranportado de stikaĵoj al la produktantaj hortikulturejoj en meza Eŭropo okazas per aviadiloj.

Literaturo redakti

  • Andreas Bettin: Kulturtechniken im Zierpflanzenbau. Ulmer, Stuttgart 2010, ISBN 3-8001-5187-1
  • Karl Zimmer (Hrsg.): Handbuch des Erwerbsgärtners, Hauptkulturen im Zierpflanzenbau. 3. Auflage, Ulmer, Stuttgart 1991, ISBN 3-8001-5134-0