Paul-Pierre Henry (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1848 en Nancio, mortis la 4-an de januaro 1905 en Montrouge) estis franca astronomo kaj optikisto.

Paul-Pierre Henry
Persona informo
NomoPaul-Pierre Henry
Dato de naskiĝo21-a de aŭgusto 1848
NaskiĝlokoNancio
Dato de morto4-a de januaro 1905
MortolokoMontrouge
Aĝo je morto56
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj optikisto
Geografio
ŜtatoFrancio
Familio
FratoProsper-Mathieu Henry [+]
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKavaliro de Honora Legio [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Kun lia frato Prosper-Mathieu Henry, li fabrikis lornojn kaj instrumentojn por la observatorioj, malkovris asteroidojn kaj partoprenis je la projekto de « Carte du Ciel » (« Ĉiela Mapo »).

Li partoprenis la 4-an de oktobro 1873 je flugado en balono[1]. kun la fratoj Albert kaj Gaston Tissandier.

Ambaŭ fratoj Henry malkovris 14 asteroidojn en la observatorio de Parizo. La Minor Planet Center kreditas Paul-Pierre Henry, sub la nomo "P. P. Henry", de la malkovro de sep asteroidoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Malkovritaj asteroidoj : 7
126 Velleda 5-a de novembro 1872
141 Lumen 13-a de januaro 1875
152 Atala 2-a de novembro 1875
159 Aemilia 26-a de januaro 1876
164 Eva 12-a de julio 1876
177 Irma 5-a de novembro 1877
227 Philosophia 12-a de aŭgusto 1882