Paul Langevin

Franca fizikisto

Paul Langevin (naskiĝis la 23-an de januaro 1872 en Parizo, mortis la 19-an de decembro 1946) estis franca fizikisto, konita pro sia teorio pri magnetismo kaj pro la organizado de la sciencaj kongresoj Solvay.

Paul Langevin
Persona informo
Paul Langevin
Naskiĝo 23-an de januaro 1872 (1872-01-23)
en Parizo
Morto 19-an de decembro 1946 (1946-12-19) (74-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Panteono de Parizo vd
Lingvoj anglagermanafranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de KembriĝoUniversitato de Parizo • Supera normala lernejo • ESPCI vd
Partio Franca Komunista Partio vd
Subskribo Paul Langevin
Familio
Patro Victor-Charles Langevin vd
Patrino Marie-Adelaide Pinel vd
Edz(in)o Jeanne Desfosses vd
Amkunulo Éliane Montel vd
Infanoj Jean Langevin • André Langevin • Madeleine Varloteau • Hélène Solomon-Langevin • Paul-Gilbert Langevin vd
Parencoj Vige Langevin • Luce Langevin • Albert Varloteau • Jacques Solomon • André Parreaux • Louis Pinel • Bernard Tiapa Langevin • Noémie Koechlin • Sylvestre Langevin • Michel Langevin • Annette Langevin • Yves Koechlin • Hélène Langevin-Joliot • Roger Dajoz • Rémi Langevin • Yves Langevin • Philippe Pinel vd
Profesio
Okupo fizikistokemiisto • filozofo de scienco • pedagogo • universitata instruisto vd
Laborkampo fizikokemiofilozofio de sciencoteoria fiziko • eksperimenta fiziko vd
Doktoreca konsilisto Pierre CurieJoseph John ThomsonGabriel Lippmann vd
Verkado
Verkoj La Pensée et l'Action ❦
La physique depuis vingt ans vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝita ĝuste post la Pariza komunumo en respublika familio, li distingiĝis ekde la bazlernejo kiel esti eksterordinare talenta lernanto. Kiam li estis 16 jaraĝa, li eniris al la Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio (ESPCI) de Parizo, kie li sekvis la kursojn de Pierre Curie. Konsiloj de Curie faras, ke li orientiĝas al esploro kaj instruado pli ol por inĝeniera kariero.

De 1894 ĝis 1897, li estis la unua el la studentoj de la École Normale Supérieure de Parizo, kaj al la eliro de tia altnivela lernejo lia stipendio permesis lin labori dum unu jaro en la Laboratorio Cavendish de Kembriĝo, prestiĝa laboratorio kaj naskiĝejo de la moderna fiziko direktita de J. J. Thomson, kaj kie Langevin iĝis amiko de Ernest Rutherford.

Li ankaŭ iĝis amiko de la familio Curie, de J. B. Perrin, fizikisto, kaj de F.E.J.E. Borel, matematikisto kaj politikisto. Malgraŭ ke li estis edziĝinta, en 1911 okazis mallonga am-afero kun Marie Curie, jam vidvino, skandalo malkovrita de la iama gazetaro.

Li faris sian disertaĵon en 1902. Li partoprenis, kun Henri Poincaré, al la internacia kongreso de Saint-Louis de 1904, kie li prelegis pri la fiziko de la elektrono. En 1905, li realigis eksperimentojn super atmosferaj jonoj elde la Eiffel-Turo kaj en la Pic du Midi de Bigorre-observatorio.

Li ricevis la medalon Hughes en 1915. Ekde 1920, li direktis la Revuon pri Fiziko kaj pri Radiumo.

En 1909, li estis enoficigita profesoro pri ĝenerala kaj eksperimenta fiziko en Kolegio de Francio, kaj poste en 1925 direktoro de la Supera Lernejo de Industriaj Fiziko kaj Kemio (ESPCI). Liaj laboroj pri magnetismo valoras al li la medalon Copley en 1940.

Pro liaj kontraŭfaŝismaj opinioj, li estis enprizonigita la 30-an de oktobro 1940 de la Gestapo. Paul Langevin estis liberigita, kvardek tagojn poste, kaj trudita loĝi sen foriri en Troyes, tamen dum majo 1944 li fuĝis kaŝe al Svislando. Lia filino, Hélène, edziniĝita kun la rezistanto, Jacques Salomon, estis deportita al Aŭŝvico en 1943, kaj ŝi postvivis al tiu sperto. Kontraŭe, lia bofilo, Jacques Salomon, estis mortpafita en Mont Valérien (apud Parizo) la 23-an de majo 1944. Paul Langevin kuniĝis al la neoficialulado kaj aliĝis al la franca komunisma partio, kaj li partoprenis al la pariza komitato de la liberigado.

Post la milito, li denove deĵoris kiel direktoro de ESCPI ĝis sia morto. Li mortis en 1946, kaj liaj cindroj estis transportitaj al la Panteono en 1948.

Omaĝoj redakti

  • La Premio Paul-Langevin estis kreita de la Franca Societo pri Fiziko en 1956.
  • Francujo kaj Germanujo kreis en 1967 la Instituton Laue-Langevin, omaĝe al Paul Langevin kaj la germana fizikisto Max von Laue. Tiu internacia esplorcentro estas la monda gvidanto pri scienco kaj neŭtronaj teĥnikoj.
  • La Instituto Langevin "Ondoj kaj Bildoj"[1] naskiĝis en 2009 per kunigo de la laboratorio "Ondoj kaj Akustiko"[2] kaj de la laboratorio pri fizika optiko de ESPCI.
  • Pluraj francaj elementaj, mezgradaj lernejoj nomiĝas laŭ li.
  • En 1970, la internacia astronomia unio elektis la nomon de Langevin por kratero de la Luno sur ties flanko nevidebla de la Tero.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti