Paul Signoret

franca esperantisto

Paul SIGNORET (1922-2017), esperante Paŭlo Sinjoreto, estis franca Esperantisto kaj Esperanto-vortaristo, loĝanta apud Souillac (Lot, Francio).

Paul Signoret
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1922 (1922-06-18)
en Sainte-Tulle
Morto 14-an de julio 2017 (2017-07-14) (95-jaraĝa)
en Gourdon
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Signoret redaktis Sennaciecan Revuon ĝis 1996. Li estis reviziinto kaj reaktualiginto de la 3-a reeldonado (1995) de Grand Dictionnaire Espéranto-Français verkita de Gaston Waringhien kaj kunlaborinto de NPIV (2002) pri botaniko. En 2010 li fintradukis "Traktaĵo pri Ateologio" de Mikaelo Onfrajo, eldonita de la Eldona Fako Kooperativa de SAT.

Li ankaŭ francigis la artikolojn de HORI Jasuo pri Fukushima, kaj kontribuis al la kreado de esperantaj subtitoloj por la filmo "Taking Roots" pri la vivo de Wangari Maathai.

Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Eksteraj ligiloj redakti