Peresznye
Ne miskomprenu kun Perenye!
Peresznye [peresnje], germane Prössing, kroate Prisika estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg. La slava nomo signifas: elhakita arbaro.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 690
- Poŝtkodo: 9734
- Telefonprefikso: 94
Geografio redakti
Peresznye situas laŭ la aŭstra landlimo, laŭ traira flankovojo.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1195. En 1532 la turkoj detruis la vilaĝon, sed poste la alvenintaj kroatoj refondis Prisika-n. De tiam ankaŭ kroatoj vivas en Peresznye.
Vidindaĵoj redakti
- baroka romkatolika Preĝejo de Sankta Egidio (Peresznye)
- Kastelo de Peresznye
Ĝemelkomunumoj redakti
- Voloder, Kroatio
- Šiljakovina, Kroatio