Kastelo de Peresznye

La Kastelo de Peresznye (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Széchenyi-Esterházy–Trauttmannsdorf–Berchtold [sEĉEnji-esterhAzi]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Peresznye. Tamen estas duboj pri kelkaj el la iamaj posedantoj. Kelkaj opinias, ke familio Széchenyi neniam estis tie posedanto.

Fasado de la kastelo en Peresznye
Aerfoto pri kastelo de Peresznye

Historio redakti

Historio de la kastelo estas nebula. Pli frue estis tie kastelo, sed en la 18-a jarcento familio Esterházy (?) plene trakonstruis ĝin. En 1866 grafo Trauttmannsdorf aĉetis la kastelon. Pro geedziĝo la nova posedanto estis familio Berchtold (fonto mencias trakonstruon en 1880) ĝis la ŝtatiĝo depost la 2-a mondmilito. La ŝtato daŭre profitas ĝin kiel domo de gemaljunuloj.

 
Ŝtuparejo en la arkadoj

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa konstruaĵo kun mansardo situas en mezo de la parko, aleo kuras al la kastelo. La konstruaĵo formas H-majusklon, sed la aloj estas neregulaj, simetrio estas nur en la malantaŭa flanko. En mezo de la fasado supre granda timpano (arkitekturo) etendiĝas, sub la timpano estas 4 arkadoj. En la arkado ambaŭflanke kuras ŝtuparejo kun balustrado kun ornamaj balustroj. En la malantaŭa fasado estas pli malgranda timpano, kiun 6 kolonoj tenas. Interne ofte la ĉambroj havas stukojn.

 
Aleo al la kastelo
 
Blazono de la kastelo

Parko redakti

Nuntempe strato tranĉas la parkon. En proksimeco de la kastelo la parko similas al ornama ĝardeno kun baroka skulptaĵo el la 18-a jarcento, la alia parto estas pejzaĝa parko. En 1985 oni deklaris protektata imponan platanon (Platanus occienditalis). Menciindas ankaŭ diversaj pinoj, morusoj, eskuloj. En la pejzaĝa parko troviĝas artefarita lago kun insulo. En 2014 oni kreis en la parko sportejo kun ludiloj por infanoj.

Fontoj redakti