Peruo en la Somera Olimpiko 1988

La perua teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1988 en Seulo havis 21 sportistojn. Ili partoprenis en 7 fakoj. La sportistoj atingis unu arĝentan medalon.

Peruo en la Somera Olimpiko 1988
Somera Olimpiko 1988 en Seulo
Flagtenanto: 
Sportistoj 21 en 7 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
1
Bronzo
0
Sume
1
vdr

Kunordigis la teamon la Olimpika Komitato Perua (hispane Comite Olímpico Peruano), neprofitdona organizaĵo fondita en 1924 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1936, la jaro en kiu unuafoje perua teamo vojaĝis al Somera Olimpiko. De tiam, perua teamo partoprenis en ĉiu somera olimpiko escepte de tiu en 1952.

En Seulo la flugpilka virina teamo gajnis arĝentan medalon - al la sukceso kontribuis Luisa Cervera, Alejandra de la Guerra, Denisse Fajardo, Miriam Gallardo, Rosa García, Sonia Heredia, Kathy Horny, Natalia Málaga, Gabriela Pérez del Solar, Cecilia Tait, Gina Torrealva kaj Cenaida Uribe.

Eksteraj ligiloj redakti

 

 
manke de uzebla olimpika emblemo:
la olimpika kaj la gastiganta flago
 
la olimpika flamo de Seulo