Peter Frey
Peter FREY (Frederikshavn 1900 - 1965) estis dana esperantisto. Frey lernis Esperanton 1932 en somerferia kurso en Silkeborg. Jamkelkajn jarojn poste li fariĝis ano de la ĉefestraro de CDEL kaj redaktoro de Dansk Esperanto-Blad. Li pligrandigis kaj modernigis tiun gazeton, kaj danke al li Modersmaalet en Haderslev fariĝis ĝia presejo.
Peter Frey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1899 |
Morto | 30-an de novembro 1964 (65-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Danio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Kiel ĉefestrarano li iniciatis la libroservon de CDEL kaj gvidis ĝin dumkelkaj jaroj. Tre lerte li faris tion, kaj baldaŭ la libro-servo estis granda entrepreno. Dumtiuj jaroj antaŭ la dua mondmilito dana movado kreskis grandskale danke al laboro de la tiama Dana Esperanto-Instituto.
Li partoprenis la verkadon de Arbejdsbogen i Esperanto, de la Vortaro I/II kaj de vortarojn Esperant-Dana kaj Dana-Esperanto.
Li devis rezigni sian tutan Esp-laboron, kiamli fariĝis lernejestro en Frederikshavn, kaj post tiu tempo li ne plu estis aktiva en Esperanto-movado, sed aktiva fariĝis poste lia filo, Hans Henrik Frey, lernejestro en Strandby ĉe Frederikshavn kaj prezidanto de la dana Esperanto-ekzamena komitato.
Verkoj redakti
- Esperantaj Historietoj. Eld. la aŭtoro, Haderslev, 1935.
|