Peter Karl Thurwieser

Peter Karl THURWIESER (naskiĝinta la 30-an de majo 1789 en Kramsach/Distrikto Kufstein, mortinta la 25-an de januaro 1865 en Salcburgo) estis aŭstra teologo, filologo kaj geodeziisto.

Peter Karl Thurwieser
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1789 (1789-05-30)
en Kramsach
Morto 25-an de januaro 1865 (1865-01-25) (75-jaraĝa)
en Salcburgo
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo teologo • meteologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de muelisto li pasigis la junularon en vilaĝo sub modestaj kondiĉoj. Lia baptopatro Peter von Lichtenthurn ebligis al li en 1807 frekventi la gimnazion en Hall in Tirol. En 1809 li ekigis studon ĉe la universitato de Innsbruck pri logiko, metafiziko kaj matematiko. Sed en 1810 li decidis studi teologion kaj orientalajn lingvojn en Salcburgo. Li estis ordinita en 1812 antaŭ ol esti helppastro en Bergheim (Flachgau) kaj koadjutoro en Siezenheim. Regante la lingvojn hebrean, sirian kaj araban li fariĝis en 1820 profesoro pri orientalaj lingvoj ĉe la fakultato pri teologio de la Salcburga liceo (kiu anstataŭis la en 1810 neniigitan Salcburgan universitaton. En 1836 li estis nomumita rektoro; samjare Thurwieser iĝis kustoso de la Kolegia Preĝejo.

La libertempon pasigis li montare kie li ofte faris meteologajn mezurojn: por tio li ĉiam kunportis termometron, barometron kaj refraktoron. Ĉiuj siaj mezuradoj (aparte barometraj altecmezuroj) taksiĝas veraj pioniraĵoj de scienca esploro de la Alpoj.

La salcburgan kutiman monton Gaisberg li surgrimpis 480 fojojn, la monton Untersberg 20 fojojn. Baldaŭ li estis estinta sperta alpinisto de kiu estis vizititaj ekz. Großglockner, Ortler, la Venostaj Alpoj, Zillertal-alpoj kaj Stubai-alpoj. Li estis la unua grimpanto de Hochpfeiler (je la montaro Tennengebirge ,1823), Großer Hundstod (1826) kaj Schönfeldspitze (1830; ĉi du lastaj ene de Steinernes Meer apud Saalfelden); krome de Strahlkogel (1833) kaj de Großer Mörchner (1846). Li estis la unua turisto, en 1822 sur Ankogel, en 1834 sur Hohen Dachstein kaj en 1847 sur Schrammacher.

Kromaj itineroj kondukis je Hochkönig, la suda pinto de Watzmann, je Habicht, je Großglockner kaj Ortler. Migrante li konatiĝis kun arkiduko de Johano de Aŭstrio. Li akompanis montare i.a. la pragan ĉefepiskopon Friedrich zu Schwarzenberg kaj la salcburgan princ-ĉefepiskopon Maximilian Joseph von Tarnóczy.

Honoroj redakti

  • Geistlicher Rat (1836)
  • kavalira kruco de Francisko-Jozefo-ordeno (1862; okaze de la datreveno 50-a ordinacia)
  • nomo de Thurwieserspitze por li (3652 m, en Sudtirolo)
  • memortabulo de la turisma klubo Österreichischer Touristenklub (ÖTK) sur la monto Gaisberg (1880; ne konserviĝis)
  • memortabulo muntita sur la urbodomo de Kramsach

Verkoj (elekto) redakti

  • "Reise auf d. Glockner im Sept. 1824", ĉe: Jb. d. k. k. polytechn. Inst. Wien 1825, p. 1 ss. (kun S. Stampfer)
  • "Besteigung d. Bergspitze d. Ortlers", ĉe: Salzburger Amts- u. Intelligenzbl., 1834
  • "Die Ersteigung u. Messung d. Fernerkogels u. d. Habichtspitze 1836", ĉe: Zs. d. Ferdinandeums f. Tirol u. Vorarlberg (sen jarindiko)
  • "Ersteigung d. Ortlerspitze im Aug. 1834", ĉe: Neue Zs. d. Ferdinandeums f. Tirol u. Vorarlberg, 1837, p. 89-90
  • "Die Ahornspitze im Zillerthale, erstiegen u. gemessen 1840", samloke 1841, p. 68 ss.
  • Trigonometr. bestimmte Höhenpunkte d. Hzgt. Salzburg, 1844

Fonto redakti

  • Schirmer, Gerhard: "Thurwieser, Peter Karl". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 26 (2016), p. 237-238 (tie ĉi interrete)