Pianokonĉerto (Schumann)

La pianokonĉerto a-minora op. 54 estas romantisma konĉerto por piano kaj orkestro de Robert Schumann. Li finfaris la konĉerton en 1845 kaj unuafoje prezentis ĝin en decembro de la jaro. La konĉerto, kiu ekestis dum la altromantismo, havas multajn ecojn de la romantisma epoko. Same kiel kelkaj aliaj koncertoj de la 19-a jarcento la konĉerto en a-minoro havas simfonian karakteron. Ĉar la verko komence estis koncipita kiel fantazio, la tuta konĉerto staras sub romantismaj-fantastaj impresoj.[1] Schumann bezonis por la prokrastita pretigo pli ol kvin jarojn. Sur la titolpaĝo Schumann indikas la diferencajn ekestotempojn de la movimentoj.

Ekesto redakti

 
Robert Schumann en 1839

Schumann jam antaŭe provis komponi pianokonĉertojn. En 1828 li komencis per konĉerto en E♭-maĵoro kaj ekde 1829 ĝis 1831 li verkis pri konĉerto en F-maĵoro, sed finfaris neniujn el ĉiuj laboroj. Jam la 10-an de januaro Schumann esprimis unuafoje la ideon verki pianokonĉerton en a-minoro. En letero al sia estonta bopatro Friedrich Wieck li eldiris: „Mi pensas, ke la pianokonĉerto eliru de C-maĵoro aŭ a-minoro.“[2] En 1841 finfine ekestis ekde la 17-a ĝis 20-a de majo la Fantazio por piano kaj orkestro a-minora. [3] Schumann provis sensukcese loki ĝin ĉe eldonistoj. La movimento nomita Allegro affettuoso por piano kun akompanado de la orkestro op. 48 unuope vendiĝis ĉe neniu eldonisto. En aŭgusto 1841 samkiel en januaro 1843 Schumann prilaboris la movimenton, restis tamen sensukcesa. Tial li decidis pligrandigi la verkon al pianokonĉerto. En 1845 Schumann aldonis intermezon kaj rondelon kaj finfaris la pianokonĉerton.

La verko estis unuafoje prezentita en Lepsiko la 4-an de decembro 1845 [4] kun lia edzino Clara Schumann ĉe la piano kaj Ferdinand Hiller kiel dirigento. Alie ol multaj pianokonĉertoj de la romantismo ĝi estis fervore akceptata. Clara Schumann skribis post la unua prezentado: "... kiel riĉa je inventado, kiel interesa ekde la komenco ĝis la fine ĝi estas, kiel freŝa kaj kia bela kohera tutaĵo!"

Intenco redakti

Malgraŭ sia trimovimenteco la verko konservis sian karakteron de fantazio. La fundamentaj ideoj de la verko estas sopiro kaj la feliĉo de du interamaj homoj. Schumann transigis en ĉi tiu verko sian lukton por Clara Wieck muzike. [3] La ĉeftemo de la unua movimento similas la melodion de la Florestan-ario el la opero Fidelio de Beethoven. Analoge al Beethoven, ĉi tiu temo reprezentas ankaŭ ĉe Schumann geedzan fidelecon kaj lukton por libereco. Aparta deziro estas por Schumann en ĉiuj liaj verkoj ankaŭ la lukto kontraŭ filistreco. Ankaŭ en sia a-minora konĉerto li realigas sian lukton kontraŭ filistrecoj muzike.

Ensemblo redakti

Schumann elektis por sia pianokonĉerto a-minora la kutiman ensemblon por konĉertoj de la fruromantismo. La orkestro konsistas el paraj flutoj, hobojoj, klarnetoj, fagotoj, kornoj kaj trumpetoj. Aldoniĝas timbaloj kaj arĉorkestro de meza, sed nepre simfonia grandeco. La prezentado de la konĉerto daŭras depende de la interpretado ĉ. 45 minutojn.

Principo de kunfandiĝo redakti

Dum kiam baroka solokonĉerto prefere ellaboras la kontraston inter orkestro kaj soloinstrumento (tuteco kaj solo), la solokonĉertoj de Mozart kaj aparte de Beethoven montras pli kaj pli tendencojn al endentiĝo de soloinstrumento kaj orkestro. Je la tempo de Schumann do elformiĝis du specoj de solokoncertoj.

Unuflanke la tiel nomataj virtuozokonĉertoj kun ekstreme virtuoza, soloista pretendo (ekz. la du pianokonĉertoj de Chopin), en kiu la parte tre maldiferencigtite formita orkestroparto ĉefe prezentas akompanan ĉirkaŭkadrigon. En vere teman dialogon kun la soloinstrumento ĝi tamen ne eniras.

Aliaflanke preskaŭ simfoniecaj konĉertoj, en kiuj la soloinstrumento pli forte estas enigita en la muzika okazado kaj la motiva laboro. Ĝi povas pli taŭge realigi la fortecojn kaj karakterizaĵojn de sia unuopaj subgrupoj. La kontrastprincipo de la klasikaj solokonĉertoj cedas ĉi tie al principo de kunfandiĝo. [5]

Kontraŭ la virtuozeco montrata eksteren laŭ la unua speco de konĉertoj Schuman direktis refoje akrajn atakojn. Por li male la dua modelo estis estontomontra.

„Kaj tiel ni devas trankvile atendi la geniulon, kiu montras al ni per nova brila maniero, kiel ligendas la orkestro kun la piano, ke la reganto ĉe la piano povas evolui la riĉecon de sia instrumento kaj de sia arto, dum kiam la orkestro je tio faras pli ol nur spekti kaj per siaj variaj karakteroj trateksas la scenon pli artoplene.“ [6]

Clara Schumann skribis pri tio post la unua prezentado:

„La piano estas je la plej fajna kunteksata kun la orkestro. Oni ne povas pensi al si la unuan sen la alia. [...] La pianisto estas en ĉi tiu pianokonĉerto ne nur soloisto, sed ankaŭ orkestromuzikisto“ [7]

La ĉefmovimento redakti

La ĉefmovimento de la a-minora konĉerto transprenis la nomon Allegro affettuoso, kies origino estis la unumovimenta fantazio. La movimento staras en 4/4-takto. Kiel la plej multaj verkoj de Schumanns la konĉerto ankaŭ staras sub la influo de la konflikto inter furioza Florestan kaj revema Eusebius. La monumenta movimento en a-minoro komencas per dominantbato de la orkestro. Post ĉi tiu ekspozicia akordo sekvas malsupren falanta, ritme ekzakta akordsinsekvo de la solopiano. en takto kvar do estas atingita per a-minora akordo de piano kaj orkestro la toniko. Nur post tio eksonas, prezentata far la lignoblovistoj, en la kvara takto la revema ĉeftemo, analoga al idealo de Eusebius. Dumpase de la unua movimento Schumann variigas ĉi tiun temon diversmaniere. Post kiam la lignoblovistoj, gvidataj de la hobojoj, komplete trakuris la temon, la soloisto transprenas en la 12-a takto la gvidadon. Dum kiam la soloinstrumento sin dediĉas al la ĉeftemo de la konĉerto, la arĉinstrumentoj komencas ekde la 41-a takto intoni florestanan flankideon, garnitan per sinkopoj. Sekvatempe ĉi tiu ideo fariĝas domina, ĝis kiam la ĉeftemo en takto 59 mallaŭte insistante revenas en variita formo. Ekde takto 67 ĝis 131 Schumann enkonstruas nun flankan frazon nomatan Animato. [8] Ĝis takto 94 je tio la ĉeftemo estas pluevoluata. Sekvas ĝis la 111-an takto dialogo inter hobojo kaj piano, finiĝanta per ritardando-cezuro. Ĝis la fino de ĉi tiu flanka frazo Schumann nun prezentas duan temon, kiu tamen ne atingas la rangon de la ĉeftemo. Melodiaj enĵetaĵoj de lignoblovistoj kaj sonpoentraĵoj de la piano desegnas kvazaŭ bildon de la amatino. Per impresa plendo en takto 156 komencas la tralaborado de l ĉefmovimento. Ĉi tiu preskaŭ rangas kiel memstara mezparto. Pianarpeĝoj en A♭-maĵoro ĉirkaŭludas la mezure ŝanĝitan ĉeftemon. Subite tamen akordoj de la Florestan-temo interrompas la pacon de la ĉeftemo. Ekestas batalo inter la du idealoj, kiu pregas la pluan tralaboradon per rapidaj alternadoj de soloaj kaj tutecaj pasaĝoj. Per pluaj intensigoj kaj modulado al a-minoro komencas la reekprenado. Komencanta en takto 259 ĝi estas relative ekzakta ripetado de la ekspozicio. Lastan streĉoplenan intensigon donas solokadenco de nekredebla grandeco kaj virtuozeco. Ĝi estas sendube la kulmino de la movimento. Komence la kadenco, komencanta en takto 402, prilaboras la ĉeftemon per polifona maniero. Poste la pasado de la kadenco, kiu estas por ĉiu pianisto plej altgradan defion, kondukas pasie impetante al la kodo (takto 458). Komence dominas frapa, mistera 2/4-ritmo. Ĉi tiu tamen malmulte poste ŝanĝiĝas en bataleman Davidsbündler-marŝon. Per kvar tutecoakordoj finiĝas la 544-takta ĉefmovimento de la konĉerto.

Akceptado redakti

La samtempuloj akceptis la verkon ĉiukaze pozitive. Ili aparte akcentis la lertan, kolorriĉan kaj memstaran traktadon de la orkestro, kiu cedas al piano kaj orkestro samkvantan spacon. Tiel laŭdis la revuo Leipziger Allgemeine Musikzeitung la komponaĵon la 31-an de decembro:

"ĉar ĝi bonscance evitas la kutiman unutonecon de la ĝenro kaj donas al la komplete deviga, kun granda emo kaj zorgemo elverkita orkestropartio, sen malutili la pianopovon, ĝian plenan rajton kaj scias konservi en ambaŭ partoj ilian memstarecon je bela interligo." [9]

La ĵurnalo Dresdner Abendzeitung laŭdis la "tute memstaran, bele kaj interese kondukatan traktadon de la orkestro", kaj rekonas, ke la forta "repaŝado de la pianopartio en la fonon" nepre povas esti rigardata kiel progreso.[10]

Referencoj redakti

  1. Juan Martin Koch: Das Klavierkonzert des 19. Jahrhunderts und die Kategorie des Symphonischen, Seite 213. Siehe auch Literaturangaben
  2. Hansjürgen Schaefer: Konzertbuch Orchestermusik P-Z, Seite 313. Siehe auch Literaturangaben.
  3. 3,0 3,1 Hans Jürgen Schaefer: Konzertbuch Orchestermusik P-Z Seite 314. Siehe auch Literaturangaben Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Konzertbuch P-Z Seite 314" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  4. Hansjürgen Schaefer: Konzertbuch Orchestermusik P-Z, Seite 315. Siehe auch Literaturangaben.
  5. August Gerstmeier: Robert Schumann - Klavierkonzert a-Moll, op. 54, Wilhelm Fink Verlag, München, 1986, Seite 7
  6. Robert Schumann: Gesammelte Schriften über Musik und Musiker, Hrsg.: Martin Kreisig, Leipzig, 1914, Seite 386
  7. Rondo Klassik-Führer[rompita ligilo]
  8. Abhandlung über Schumanns Klavierkonzert
  9. Kritik der Uraufführung, erschienen am 31. Dezember 1845 in der Leipziger Allgemeinen Musikalischen Zeitung; zitiert nach August Gerstmaier: Robert Schumann - Klavierkonzert a-Moll, op. 54, Wilhelm Fink Verlag, München, 1986, ISBN 3770523431, Seite 40
  10. Kritik der Uraufführung vom 4. Dezember 1845 in der Dresdner Abendzeitung; zitiert nach August Gerstmaier: Robert Schumann - Klavierkonzert a-Moll, op. 54, Seite 39

Literaturo redakti

  • Hansjuergen Schaefer: Konzertbuch Orchestermusik P-Z, VEB Deutscher Verlag für Musik, Leipzig 1958
  • Juan Martin Koch: Das Klavierkonzert des 19. Jahrhundert und die Kategorie des Symphonischen, Studio-Verlag, 2001 ISBN 3-89564-060-3
  • August Gerstmeier: Robert Schumann - Klavierkonzert a-Moll, Wilhelm Fink Verlag, München 1986 ISBN 3-77052-343-1

Eksteraj ligiloj redakti