Pigmea sito
La Pigmea sito (Sitta pygmaea) estas eta kantbirdo de familio sitedoj kaj vivas en Norda Ameriko. Ĝi estas 10 cm longa kaj 10 gramoj peza.
Pigmea sito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pigmea sito en Kalifornio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sitta pygmaea (Vigors, 1839) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto redakti
Plumaro de inoj kaj virseksuloj estas sama: blu-griza supro kun brunnuancagriza kapo, suba parto estas blankeca. Dum somera tempo estas je la nuko videbla blanketa makulo. Kiel ĉe aliaj sitoj estas videbla traokula nigra strio.
Vivmanieroj redakti
Tiu specio estas tre ariĝema. La nestada paro povas havi, por zorgi siajn idojn, aliajn birdojn, kiel helpantoj. For de la nestada tempo la birdoj vagadas en birdaroj. Ili ankaŭ komune noktumas; pli ol 100 birdoj estis viditaj en unu arbokavo.
Voĉo redakti
La voĉo de la birdo estas alta fajfado, pepado kaj siblado.
Disvastiĝo redakti
Ĝi estas nemigranta birdo, tio estas mebro de la grupo de loĝantaj birdoj. Ĝia troviĝo estas de suda Brita Kolumbio suden tra diversaj separitaj partoj de la okcidenta Usono –(nordokcidento de Usono, Sierra Nevada regiono, sudo de Roka Montaro, ktp), al centra Meksiko. Estas ĝi kutime trovita en pinaj arbaroj (precipe Ponderosa Pinoj (Pinus ponderosa, Douglas ex C. Lawson), ankaŭ abiaj aŭ aliaj koniferaj arbaroj. Tiu nearktisa specio estas tre simila kiel alia usona sito – Brunkapa sito, kiu loĝas en orienta usono. La teritorioj de ambaŭ menciitaj specioj ne trakovras reciproke.
Nutrado redakti
La birdo grimpas akrobate en la koniferbranĉaro de ĉi tiuj arboj, por nutri sin per insektoj kaj semoj; malpli ofte ili grimpas laŭ branĉoj aŭ sur la trunko kiel pli grandaj sitoj.
Nestumado redakti
La birdo faras neston en kavoj de mortintaj trunkoj de koniferaj arboj, sternas la malsupron de la kavo kun pinokonuso skaloj, sekaj partoj de kreskaĵoj malsupren, kaj aliaj molaj plantpartoj kaj bestaj haraĵoj. Ili povus plenigi fendetojn ĉirkaŭ la enirejo per pelteroj; la funkcio de ĉi tiu konduto estas nesciata. La ino demetas 4–9 ovojn, kiuj estas blankigitaj. Post demeto ĝi kovas plejparte ovojn dum 16 tagoj. La idoj lasas neston post 22 tagoj post ilia elkoviĝo.
Bibliografio redakti
- Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
- The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8