Plata nodo — ŝnura nodo por kunigado (kunligado) de ŝnuroj kaj haŭseroj.

La plata nodo. (La efikeco = 55%)

Dum kunligado, kutime oni alfiksas la movfinon al la radikfino per bendselo. Ĉi-kaze, la plata nodo ne tre dikigas la lokon de la kunigo de la haŭseroj, kaj ne embarasas sur la bobeno de kapstano. Se la movfino ne estas fiksita, sub tensio la nodo streĉfortiĝas, ĝia bildo distordiĝas, sed la fidindeco de la nodo restas alta.

En kelkaj landoj ĉi tiu nodo estas rekomendata al sanitaraj servoj por alligi vunditajn kaj rompitajn brakojn (kun surmetitaj splintoj) al la kolo.

Oni ne miksu ĝin kun rekta nodo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti