Platbrusta grundokolombo

La Platbrusta grundokolomboeta grundokolombo (Columbina minuta) estas specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi vivas en la tropika Nova Mondo, partikulare en Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Platbrusta grundokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columbina Columbina
Specio: Platbrusta grundokolombo Columbina minuta
(Linnaeus 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

En 1760 la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis priskribon de la Platbrusta grundokolombo en sia ses-voluma Ornithologie bazite sur specimeno kiun li erare kredis kolektita en Santo Domingo de Dominga Respubliko. Li uzis la franclingvan nomon La petite tourterelle brune d'Amérique kaj similsence la latina nomon Turtur parvus fuscus americanus.[1] Kvankam Brisson stampis latinlingvajn nomojn, tiuj ne kongruis kun la dunoma sistemo kaj ne estis agnoskitaj de la International Commission on Zoological Nomenclature.[2] Kiam en 1766 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian Systema Naturae por la 12a eldono, li aldonis 240 speciojn kiuj estis jam priskribitaj de Brisson.[2] Unu el tiuj estis la Platbrusta grundokolombo kiun li metis kun la aliaj kolomboj en la genron Columba. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, stampis la dunoman nomon Columba minuta kaj citis la verkon de Brisson.[3] La specifa nomo minuta estas el la Latino minutus kun signifo "eta".[4] La tipa loko estis poste korektita al Kajeno en Franca Gujano.[5][6] La Platbrusta grundokolombo estas nun en la genro Columbina kiu estis enkondukita de la germana natursciencisto Johann Baptist von Spix en 1825.[7][8]

Kvar subspecioj estas agnoskitaj:[8]

  • C. m. interrupta (Griscom, 1929) – suda Meksiko ĝis Belizo, Gvatemalo kaj Nikaragvo
  • C. m. elaeodes (Todd, 1913) – Kostariko al okcident-centra Kolombio
  • C. m. minuta (Linnaeus, 1766) – orienta Kolombio kaj Venezuelo tra Gujanoj ĝis suda Brazilo kaj nordorienta Argentino
  • C. m. amazilia (Bonaparte, 1855) – sudokcidenta Ekvadoro, nordokcidenta Peruo

Priskribo redakti

Kun totala longo de proksimume 14–16 cm kaj pezo de 24-26 g, tiu specio averaĝe estas iome pli malgranda ol la Paserkolombo. La Platbrusta grundokolombo eble estas la plej malgranda kolombo aŭ turto laŭ maso, kvankam la plej fortika sed preskaŭ senvosta Nana fruktokolombo de Sudorienta Azio estas tipe pli mallonga.

Distribuado kaj habitato redakti

Tiu specio vivas en Argentino, Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Franca Gujano, Gvatemalo, Gujano, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago, kaj Venezuelo. Ties natura habitatoj estas seka savano, subtropika kaj tropika seka arbustaro, subtropika kaj tropika alt-altituda arbustaro, subtropika kaj tropika sezon-malseka kaj inundita herbejo de malaltaj teroj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Referencoj redakti

  1. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés Volume 1 (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche, p. 116–117, Plate 8 fig 2.
  2. 2,0 2,1 (1910) “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335. 
  3. Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono Volume 1, Part 1 (latine), Laurentii Salvii.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Londono: Christopher Helm, p. 256. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. (1902) “On the birds of the Orinoco region”, Novitates Zoologicae 9, p. 1–135 [119]. 
  6. (1937) Check-List of Birds of the World Volume 3. Harvard University Press.
  7. von Spix, Johann Baptist. (1825) Avium species novae, quas Brasiliam anus MDCCCXVII - MDCCCXX Volume 2 (latine). Franc. Seraph. Hübschmanni, p. 57–58.
  8. 8,0 8,1 Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 15a de Marto 2020.