Pleš
- Eble vi serĉis vilaĝon Pleš (Bělá nad Radbuzou).
Pleš, hungare Fülekpilis estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 10 km²
- Supermara alteco: 223 m
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 985 31
- Aŭtokodo: LC
- Telefonprefikso: 47
Situo redakti
La vilaĝo situas en montetaro, fine de sakovojo, laŭ la hungara landlimo. Fiľakovo troviĝas aere 7, voje 19 km-ojn for.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1246 en formo "Pelys". Inter 1554-1594 la regiono apartenis al Turka Imperio. En 1910 loĝis tie 558 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 224 da homoj, (115 hungaroj, 106 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- katolika preĝejo omaĝe al apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1830
Famuloj redakti
En la iama Fülekpilis naskiĝis hungara profesoro István Bencsik.