Plena floro estas florojpseŭdantio, ĉe kiuj la elementoj de la prezentaparato per plantbredado estas multobligitaj. Ĉe plena solfloro la petalojperigonfloroj estas pli multnombraj ol ordinare, plej ofte per transformado de stamenoj, malofte de la karpeloj en petaloj. Ĉe Asteracoj (el la subfamilio Asteroideae) oni nomas tion plena kapitulo, se la tubetfloroj transformiĝis al langofloroj.

tuberbegonio kun plenamaskla floro kaj neplena ina flroro

Plenaj plantoj, kiuj ne apartenas al rekonata kultivaro aŭ kies kultivarnomo ne estas konata, ricevas la aldonon fl. pl. (lat. flore pleno, „kun plena floro“) post la scienca nomo.

plena ĝardenkrizantemo (Chrysanthemum × morifolium)

Ĉe plenaj solfloroj ofte nur la stamenoj ŝanĝiĝis kaj la inaj florpartoj plene funkcias. Tial kratago povas formi fruktojn, se apudas ĝin dustilusa kratago kiel polenodonanto. Ĉe tuberbegonioj nur la masklaj floroj estas plenaj. Ĉe tulipo la plusaj prigonfolioj ne transformiĝis el stamenoj, sed mem multiĝis. Ĉe la „radiantaj“ asteracoj (Asteroideae, ekzemplo vidu supre) la langofloroj estas sterilaj.

Kritiko redakti

La reduktitaj kaj nealireblaj stamenoj en plenaj floroj ne donas nutraĵon al abeloj kaj aliaj polenigaj insektoj. Asocioj de medioprotektantoj kaj abelistoj tial postulas la uzadon de neplenaj floroj [1][2].

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Bienen-Blumen Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine - Eine Sendung des Bayerischen Rundfunk 7. April 2014
  2. Empfehlungen des BUND zu bienenfreundlichen Pflanzen. Arkivita el la originalo je 2017-11-09. Alirita 2015-03-16.