Poŝbilardo

sporto

Poŝbilardo estas grupo de bilardaj ludoj, ĉe kiuj oni uzas specifan bilardan tablon kun 6 poŝoj, truoj. Oni plej ofte parolas tiusence pri poolbilardo (angle pool [pu:l]), sed ankaŭ ĉe snukero oni uzas poŝojn. (Senpoŝa bilardo estas la karambolo).

Poŝbilardo
sporta fako
bilardo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Poolbilardo redakti

 

Oni ludas la poolbilardon pej ofte sur tablo de 1,5x2,8m (ludejo 254x127 cm), malofte sur 1,7x3,1 m aŭ 1,3x2,5 m (Norda kaj Suda Ameriko).

La truoj ĉe la poŝbilarda tablo estas pli grandaj ol ĉe la angla bilardo aŭ snukero. Krom la blanka globo, oni uzas en tiu ludo maksimume 15 numeritajn globojn. La trafindaj globoj de 1 ĝis 8 estas unukoloraj, de 9 ĝis 15 striaj.

Komence de la ludo, oni lokigas la celglobojn en triangula formo, kion helpas plasta aŭ ligna triangulo. La komenca ludanto provas detrui la triangulan formon, poste provas puŝi la globojn en la poŝojn (en certa sinsekvo au metodo). Se lia/ŝia puŝo estas sensukcesa, la puŝrajton akiras la alia ludanto. Same okazas, se la ludanto puŝas la blankan globon en poŝon.

La poolbilardo havas multajn variojn depende de la nombro de la koloraj globoj aŭ puŝa sinsekvo. Ĉe la 9-globa oni devas numerosinsekve puŝi la globojn en la poŝon. En la „straight”-pool (senfina pool 14.1) ambaŭ ludantoj povas puŝi la 14 celglobon en la poŝon. La vicordo aŭ la kombinado ne gravas, sed oni devas anonci antaŭ ĉiu puŝo pri la celota poŝo. Se la puŝo sukcesas, tio valoras unu poenton.

La tia plej konata ludo estas la 8-globa, kiam la ludanto per sukcesa poŝpuŝo de la unukolora aŭ 7 striaj globoj akiras rajton por ludi la 8-an kaj se tio sukcesas en la celota poŝo, li/ŝi gajnas.