Poissy

komunumo en la departemento Yvelines de Francio

Poissy [pŭasi] estas urbo en la franca departemento Yvelines. Ĝi situas 20 km okcidente de Parizo kaj havas ĉirkaŭ 36000 loĝantojn (1999). Grava firmao estas aŭtofabriko Peugeot. Ĝemela urbo en Germanio estas Pirmasens.

Poissy
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 78498 [+]
Poŝtkodo 78300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 016  (2021) [+]
Loĝdenso 3 013 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 56′ N, 2° 3′ O (mapo)48.9288888888892.0447222222222Koordinatoj: 48° 56′ N, 2° 3′ O (mapo) [+]
Alto 27 m [+]
Areo 13,28 km² (1 328 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Poissy (Francio)
Poissy (Francio)
DEC
Poissy
Poissy
Situo de Poissy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Poissy [+]
vdr

En aprilo 1937 aperis la jena anonco en la gazeto La Juna Vivo:

ESPERANTA SOMERA LERNEJO estos organizata de la "grupo de Esperantistoj geedukistoj" dum Aŭgusto '37. Ĝi okazos en POISSY, urbeto proksime al Parizo. Oni vizitos la internacian ekspozicion: frataj, ĝojaj, instruaj libertempoj. Eksterlandaj geinstruistoj, vizitu la "Esperantan someran lernejon". Petu sciigon al: Micard, instruisto, Épineux-le-Seguin (Mayenne), Francujo.[1]

Vidindaĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. La Juna Vivo, aprilo 1937 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 21.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti