Polemiko

Polemiko estas publika diskutado pri religiaj, filozofiaj, politikaj aŭ sociaj temoj. Tiel polemikaj tekstoj ofte estas verkataj por kontesti aŭ refuti pozicion, teorion aŭ ĝeneralan opinion.

  • La vorto devenas de la greka "polemikos" (πολεμικως), kiu signifas malamikema, aŭ de "polemos" (πόλεμος), kiu signifas milito (malpaco).[1]
  • La malo de polemiko estas apologio.
  • La polemiko estis malnova milita disciplino, kiu instruis la manieron defendi aŭ ataki teritorion.
  • La polemika ĵurnalismo estis komuna en kontinenta Eŭropo, kiam la leĝoj pri kalumnio ne estis striktaj.[2]
  • Ekzistas ankaŭ aliaj sencoj de la vorto. Polemiko estas branĉo de la teologio, en interrilato kun la historio aŭ la konduto kun diskuto de la ekleziuloj.[3]
  • En sia verko La Respubliko Platono uzis personon nomitan Polemarĥo kiel veturilo, kiu permesis impulsi etikan debaton.

Referencoj redakti

  1. Angla difino
  2. polemicista, or polemical·literature, or polemics (rhetoric). britannica.com [konsultita: 2008.02.21]. 
  3. Nicole, Roger R. Polemic Theology: How to Deal with Those Who Differ from Us Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine, Summer 1998. 

Vidu ankaŭ redakti