Pompadora verda kolombo

La Pompadora verda kolombo, konata ankaŭ kiel Grizfrunta verda kolombo (Treron pompadora), estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas disvastigata loĝanto kaj reproduktanto en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko orienten ĝis Filipinoj. En Barato, ili troviĝas kiel disaj loĝantaroj en la Okcidentaj Ghatoj, kaj en kelkaj partoj de Orientaj Ghatoj, nordorienta Barato kaj ĉe insuloj Andamanoj. Estas kelkaj subspecioj kun etaj diferencoj de grando kaj plumaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pompadora verda kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Treron
Specio: T. pompadora
Treron pompadora
(Gmelin, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Pompadora verda kolombo estas fortika, mezgranda kolombo, 28 centimetrojn longa. La kapo, vosto kaj supraj partoj estas brilverdaj, kun griza krono. La kruroj estas ruĝaj kaj la beko estas maldika kaj grizeca. La flugilplumoj kaj vosto estas nigrecaj.

Las masklo havas avelkoloran dorson, kutime unuforman, sed kun verda makulo en la pli granda raso de Andamanoj kaj oranĝan makulon en brusto (malesta en la srilanka formo). La ino havas brilverdan dorson kaj malhavas oranĝon en brusto.

Kutimoj redakti

La Pompadora verda kolombo estas kutime sola aŭ en etaj grupoj. Ili manĝas semojn kaj fruktojn de ampleksa vario de plantoj. Tiu ĉi estas komuna specio de pluvarbaroj kaj similaj densaj humidaj arbaroj. Ĝi konstruas neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida kaj rekta, kun la regula flugilfrapado kaj eventuala vipado, kio estas karaktera de kolomboj ĝenerale.

Referencoj redakti